LINGVAJ RESPONDOJ PLENA KOLEKTO APERINTAJ EN "LA ESPERANTISTO" (1889-1893) "LA REVUO" (1906-1908) "LA OFICIALA GAZETO" (1911-1912) KAJ ALIAJ GAZETOJ L.-L.M.ZAMENHOF (x) Memeldono, Mar¿nais, 17.02.2005 Laux la eldono: Zamenhof L.-L.M. Lingvaj respondoj: Plena kolekto. - Parizo: Esperantista centra librejo, 1927 Reeldono: Zamenhof L.-L.M. Lingvaj respondoj: Plena kolekto. - Rusio, Jekaterinburgo: Sezonoj, 1992. Antauxparolo al la lingvaj respondoj aperintaj en "La Revuo" (1910) Komencante de Decembro 1906, mi, per "La Revuo", de tempo al tempo donadis respondojn al diversaj demandantoj pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas ali- aj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj perso- noj vidas en miaj Respondoj kvazaux ian "oficialan decidon" pri tiu aux alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aux malhelpe entrudigxi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi cxesis publikigi la Respondojn. Tamen cxar certa nombro de miaj Respon- doj jam estas publikigita kaj cxar oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili es- tos reeldonitaj kune en formo de aparta brosxuro... Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute PRIVATAJ; fari oficialan DECIDON pri tiu aux alia duba lingva demando havas la rajton nur nia AKADEMIO, post vocxdona interkonsiligxo kun la tu- ta Lingva Komitato. Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj cxiu superflua "decido" katenas, kaj ni devas esti kun gxi tre singardaj; "decidojn" oni devas fa- ri nur en okazoj de efektiva kaj senduba NECESECO! L.-L.M. Zamenhof Alfabeto Pri la uzado de "h" anstataux supersigno La uzado de "ch" k.t.p. anstataux "cx" k.t.p. estas enkonduki- ta nur por la presejoj, kiuj ne havas ankoraux literojn kun sig- netoj, sed en SKRIBADO mi konsilas al vi cxiam uzi pli bone "cx" anstataux "ch", cxar la uzado de UNU litero por unu sono estas multe pli logika ol la uzado de DU literoj. Vi diras, ke la sig- netoj superliteraj estas maloportunaj en la skribado; sed la al- fabeto pure latina havas ja ankaux kelkajn literojn kun signetoj superliniaj ("i", "j", "t"), kaj la plej granda parto de la ling- voj kiuj uzas la alfabeton latinan havas ankoraux amason da aliaj literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj. Certe ia akademio aux kongreso penos iam elpensi pli oportunajn skribajn formojn por kelkaj literoj (cxar ne sole la literoj kun signetoj sed an- kaux multaj aliaj literoj havas formon tre maloportunan); sed tio cxi estas jam tute alia demando, kiu LA LINGVON MEM tute ne tu- sxas: gxi estas ne demando de lingvo, sed nur demando de oportu- neco de la skribado. "La Esperantisto", 1889, p. 15 Multaj plendas, ke la skribado per "cx", "gx", "hx", "jx", "sx" kaj "ux" estas por ili neoportuna kaj malhelpas ilin ankaux en la presado de verketoj en iliaj lokoj, kie la presejoj ne ha- vas la literojn kun signetoj. Ni ripetas tial tion, kio estis jam dirita en la "Aldono al la Dua Libro": anstataux la signeto su- perlitera oni povas kuragxe uzadi la literon "h" kaj anstataux "ux" - simplan "u". "La Esperantisto", 1890, p. 32 Sinjoro F.-V.Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstataux ili kaj anstataux "h" - apostrofon returnitan post la litero; ekzemple "ac`eti" anstataux "acxeti" aux "acheti". De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun cxi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu cxi returnita apostrofo. "La Esperantisto", 1890, p. 54-55 Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion ("h" anstataux signeto superlitera). La fina legxo por nia ortografio estos: "por unu sono unu litero" kaj kiam ni nur povos, ni cxiam uzados "cx" anstataux "ch" (povas nur esti, ke iom poste, por pli oportunigi la skribadon, ni donos al tiu cxi litero pli simplan formon). La skribado de unu sono per du literoj estas tute ne lo- gika kaj neniam povus esti aprobata; sed ni gxin uzas nur kiel necesan unuatempan rimedon por doni al cxiuj presejoj kaj al la telegrafo la eblon labori jam nun en nia lingvo. Sed kiam iom post iom la plej granda parto de la presejoj kaj telegrafejoj provizigxos je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua "h" estos absolute cxesigita. Ne la "cx" estas transira sxtupo al "ch", sed en la "ch" ni proponis transiran sxtupon al "cx", kiam ni vidis, ke la absoluta enkonduko de "cx" estas ankoraux tehxnike ne opor- tuna. Tute vere vi diras, ke la presejoj kaj telegrafoj devas sin konformigi al la lingvo, kiun ili uzas, kaj ne la lingvo al ili; sed nia lingvo estas ankoraux juna kaj nepotenca kaj devas sin fleksi, se gxi ne volas perei. Ne estas ankoraux tempo diri fiere al cxiuj presistoj: "Se vi ne volas vin konformigi al ni, ni vin ne bezonas!" La unuatempa permeso presi per "h" estas necesa ri- medo por ne fari ofte la presadon de ia verko tute ne ebla aux tro multekosta; sed kiu nur havas la eblon presi per signetoj su- perliteraj, tiu cxiam devas gxin fari. "La Esperantisto", 1891, p. 15 La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: "a", "bo", "co", "cxo", "do", "e", "fo", "go", "gxo", "ho", "hxo", "i", "jo", "jxo", "ko", "lo", "mo", "no", "o", "po", "ro", "so", "sxo", "to", "u", "uxo", "vo", "zo". "La Esperantisto", 1893, p. 32 Pri sensupersigna skribado La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi "h" ansta- taux supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankaux estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas pro- testi, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj ansta- taux per literoj ordinaraj, aux per literoj presaj anstataux skribaj, tiel same ankaux neniu povas protesti, se vi skribos per "h" anstataux supersignoj. Sed la demando estas, cxu viaj KORES- PONDANTOJ estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron kun "h" anstataux la pli simpla kun supersig- noj. Tio cxi sekve estas ne demando de permeso aux malpermeso, sed simple demando de GUSTO. Sed, se vi deziras anstatauxigi la supersignon en "cx" kaj "sx", vi nepre devas anstatauxigi gxin ankaux en "jx", "hx" kaj "gx", cxar cxiu el la ambaux skribmani- eroj APARTE estas permesita en nia lingvo, sed uzado de ia skrib- maniero MIKSITA estus jam arbitrajxo kaj kondukus al hxaoso. Se vi volas skribi per "h" anstataux supersignoj, vi povas ti- on fari, ne bezonante demandi ies permeson; sed se vi volas uzi skribmanieron MIKSITAN, aux - tiom pli - se vi volas uzi SISTEME la tute novajn literojn "y" kaj "w", anstataux "j" kaj "ux" (mi ne parolas pri SPECIALAJ teknikaj okazoj, kiam tio eble estas ne- cesa) vi devas - se vi deziras esti lojala Esperantisto kaj ne enkonduki anarhxion en nian aferon - akiri por tio la permeson de la Lingva Komitato. Formulu klare vian deziron kaj prezentu gxin al la vocxdonado de la Lingva Komitato, kaj se via propono estos akceptita per plimulto da vocxoj, gxi farigxos permeso oficiala. Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion gxi trovas tute SEN- DANGXERA, efektive GRAVA kaj sendube UTILA; tial se la Komitato malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al gxia decido kaj ne agu simile al tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias, ke la Komitato nenion tauxgas, ke gxi ne es- tas auxtoritata, ke gxi nenion faras, k.t.p. Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lin- gvo cxion, kion gxi trovos necesa; mi neniam prezentos ian mal- helpon, kaj cxiun mature pripensitan kaj orde vocxdonitan decidon de la Komitato mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas en ia facilanima ek- sperimentado SEN GRAVA NECESECO; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj "plibonigoj" kaj ju pli ni simple propagandos kaj ricxigos la lingvon, des pli bone estos. Respondo 45, "La Revuo", 1908, Auxgusto Elparolado Elparolado de "ux" kaj "j" En la sono "aux" la "a" kaj la "ux" devas esti auxdataj klare cxiu aparte, sed ili faras unu silabon, cxar efektive la litero "ux" ne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto "lauxdi" devas esti elparolata "laux-di". "La Esperantisto", 1889, p. 23 Pri la literoj "u" kaj "ux", "i" kaj "j" Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn "u", "ux", "i" kaj "j". Laux ilia opinio (esprimita ecx en kelkaj lernolibroj) la literoj "u" kaj "i" kune kun antauxirantaj voka- loj faras "duoblan vokalon" ili sekve elparolas "au" kiel "aux", "ei" kiel "ej" k.t.p. Tio cxi estas ERARO. En nia lingvo ne ek- zistas duoblaj vokaloj, sed cxiu litero estas elparolata cxiam egale kaj cxiam aparte. Sekve oni devas legi "ba-lA-u", "pra-U- lo", "tro-U-zi", "de-I-ri", "krE-i", "he-ro-I-no" kaj ne "bAl- aux", "prAux-lo", "trOux-zi", "dEj-ri", "krEj", "he-rOj-no" (kiel faras multaj germanoj, havantaj tiun cxi kutimon en sia lingvo). La literoj "u" kaj "i" devas cxiam esti elparolataj klare kaj aparte, kiel cxiu alia litero. Sed ekster "u" kaj "i" en nia lingvo ekzistas ankoraux la li- teroj "ux" kaj "j", kies elparolado estas simila al la elparolado de "u" kaj "i", sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel konsonanto); se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun gxi en unu silabo kaj tial faras IMPRESON de duobla vokalo. La literoj "ux" kaj "j" cxiam ankaux estas elparolataj aparte, sed ili cxiam estas KONSONANTOJ, tute egale, cxu ili staras antaux vokalo aux post vokalo. Sekve oni devas legi "ja-ro", "jus-ta", "kra-jo-no", "fraux-lo", "Eux-ro-po", "foj-no", "paj-lo" kaj ne "i-a-ro", "i-us-ta", "kra-i-o-no", "fra-u-lo", "E-u-ro-po", "fo- i-no", "pa-i-lo". Se ni la germanajn vortojn "Saite", "Traube" volus skribi per ortografio Esperanta, ni devus skribi "Zajte", "Trauxbe". La vorto "lauxta" ekzemple estas dusilaba kaj ne tri- silaba, sed ne pro la kauxzo ke "aux" estas kvazaux duobla voka- lo, sed nur cxar "ux" estas konsonanto (dum "u" estas vokalo). "La Esperantisto", 1893, p. 15 Pri elparolado en teorio kaj en praktiko Kiel en cxiuj lingvoj, tiel ankaux en Esperanto la sono "j" ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaux gxi; oni sekve ne devas miri, ke ekzemple en la vorto "panjo" la plimulto de la Esperantistoj elparolas la "nj" kiel unu molan sonon (simile al la franca "gn"). Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordi- nare antaux "g" aux "k" elparolas la sonon "n" naze, aux ke an- taux vokalo oni elparolas la "i" ordinare kiel "ij". BATALI kont- raux tia natura emo en la elparolado sxajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, cxar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreni- gxon aux praktikan maloportunajxon; sed REKOMENDI tian elparola- don (aux nomi gxin "la sole gxusta") ni ankaux ne devas, cxar laux la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne se- vere observata, sed neniam povas esti rigardata kiel "erara") ni devas elparoli cxiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras pa- roli severe regule, ni devas elparoli "pan-jo", "san-go", "mi-a". Respondo 56, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 222 Akcento Pri la regulo de la akcento ... Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aux naciaj, estas senfrukta kaj dangxera ankaux la sekvado de TEORIAJ PRINCIPOJ, se ni ne demandas nin, kian PRAKTIKAN signifon ili havas. La defen- dantoj de tiaj teoriaj principoj ofte memorigas la instruitulon, kiu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj mangxas bakitan panon, venis al la logika konvinko, ke gxi ne estas sana kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je kampaj herboj kaj kruda viando. Teoriaj proponoj, ofte eksterordinare strangaj kaj havan- taj nenian ecx plej malgrandan praktikan fundamenton, estis fari- taj al ni en granda amaso. Sed ne parolante pri cxiu el ili, ni prenos por ekzemplo nur unu, kiu apartenas sxajne al la plej bo- naj kaj pravaj kaj trovis multajn aprobantojn. Ni parolas pri la regulo de la akcento. Sinjoro de Wahl en tre bona artikolo montris, ke la sxangxoj, kiujn diversaj vortoj ri- cevis, transirante el unu lingvo en alian, neniam tusxas la ak- centon, ke volonte estas forglutataj tutaj silaboj, por nur ne sxangxi la akcenton, ke sekve la akcento en diversaj niaj vortoj, kiel ekzemple "nacIo", "titOlo" k.c. estas kontrauxnatura; kaj sinjoro Runstedt ecx rakontas pri unu persono, kiun la akcentoj en "anImo", "proksIme" k.c. fortimigis de nia lingvo, kvankam per si mem la lingvo al li tre placxis. Kiel ajn bela tiu cxi opinio sxajnas en la teorio, gxi tamen post pli atenta pripenso baldaux montrigxus al cxiu kiel bela... sofismo. Ni rigardu atente, en kio propre kusxas la kulpo de la kons- tanta akcento, kaj kia grava kauxzo devigas nin aux doni malfaci- lan kaj konfuzan malregulecon al la akcento, aux forigi silabojn en diversaj vortoj, por ke la akcento farigxu "plinatura". Cxu vortoj kiel ekzemple "proksIma", "titOlo" estas pli malfacile el- lerneblaj kaj memoreblaj, ol "tItolo", "prOksima"? Ne, neniu du- bos, ke ellerni UNU akcenton por cxiuj vortoj estas mil fojojn pli facile, ol memori por cxiu vorto apartan akcenton. (Demandu la alinaciulojn, kiuj lernas la lingvon rusan, kaj ili diros al vi, kiom da grandegaj malfacilajxoj prezentas al ili la ellernado kaj regula uzado de la rusa akcento!) Cxu la diritaj vortoj estas malfacile elparoleblaj? Cxu ili estas malbonsonaj? Cxu ili pre- zentas eble ian alian maloportunajxon? Ne! Sendube ne! Cxiu sci- as, ke la akcento sur la antauxlasta silabo estas cxiam la plej bone elparolebla kaj la plej bonsona. Dum la malreguligo de la akcento estus ligita kun tro grandaj kaj tro videblaj maloportu- najxoj, vi en nia NUNA konstanta akcento ne trovos ecx la plej malgrandan maloportunajxon, se vi ecx sercxos tutan vivon! Kial do, oni povas demandi, propono, tiel senfundamenta povis placxi al kelkaj el niaj amikoj? La respondo estas tre simpla: la propo- no tusxis kordon konatan de ni cxiuj sed de ni mem gxis hodiaux ne rimarkitan; kaj se homo ekauxdas ion konatan, li ofte kont- rauxvole, sen konscio kaj sen analizo, ekkrias: "Jes, jes, bone!" Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj sxajne parolas por la propono. La konato de sinjoro Runstedt ne volis lerni nian lingvon, cxar kutiminte je la elparolado de la latina "prOximus", "Animus", li ne povis akcepti la vortojn "proksIma", "anImo". Sed ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu cxi motivo. Cxu la latina vorto "mAximus" estas motivo kontraux la franca vorto "maxIme"? Cxu la simpla fakto, ke ia vorto havas ian difi- nitan formon en unu lingvo, prezentas ian ecx plej malgrandan kauxzon, por ke tiu cxi vorto en alia lingvo ne havu alian for- mon? Se hodiaux iu postulas, ke anstataux "facIla", ni diru "fA- cila", li morgaux kun tia sama rajto postulos, ke anstataux "fA- cila" ni diru "facilIs", cxar la formo "facIla" al lia orelo es- tas fremda! Kaj kun tia sama rajto oni postmorgaux postulos, ke ni al cxiuj vortoj en nia lingvo donu tiujn formojn, kiujn oni trovas en la lingvo ekzemple latina, t.e. ke ni tute detruu la lingvon internacian kaj anstatauxigu gxin per ia alia jam ekzis- tanta lingvo, cxar... (nenia alia kauxzo)... la formoj de tiu aux alia lingvo al sinjoro X aux Y estas konataj kaj la formoj de nia lingvo al li ne estas ankoraux konataj! Cxiu lingvo havas siajn legxojn, kaj se la legxoj per si mem estas bonaj, estus ridinde deziri ilin sxangxi NUR tial, ke alia lingvo havas aliajn le- gxojn. Cxu ni povas diri, ke la germana vorto "GeographIe" estas malbona kaj trancxas la orelon, cxar la Rusoj elparolas tiun cxi saman vorton "ãåîãðÀôèÿ"? Al la konato de sinjoro Runstedt la vorto "proksIma" en la unua momento malplacxis, cxar li alvenis al tiu cxi sama vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj; cxio de- pendas de la kutimo, kaj nun, kiam ni kutimis je la legxoj de nia lingvo, ni povas certigi, ke se iu antaux ni elparolas la nomon de nia lingvo "internAcia" anstataux "internacIa", gxi trancxas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro. La kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo; eble ni devas kalkuligxi kun gxi? Se ni povus tion fari sen ia malutilo, jes, kial do ne kalkuligxi? Sed se por PARTON da homoj liberigi de al- kutimigxo je UNU tre facila regulo ("akcento cxiam sur la antaux- lasta silabo") ni bezonus MULTE PLI GRANDAN PARTON da aliaj homoj devigi lerni kaj memori MULTAJN regulojn (sen ia regulo memori apartan akcenton por cxiu aparta vorto), - kion ni tiam devas preferi? Ni forte dubas, cxu trovigxos iu, kiu konsilus solvi la demandon alie ol ni gxin solvis! Por ne devigi la lernantojn me- mori apartajn akcentojn por cxiu vorto, oni eble konsilos al ni transformi grandan parton da vortoj en nia lingvo tiel, ke ili konsentigu en si la regulon pri la akcento konstanta kun la ak- cento kutima (ekzemple "titlo" anstataux "titolo", "amo" aux "ano" anstataux "animo", "proksa" aux "proma" aux "propa" ansta- taux "proksima" k.c.); sed ne parolante jam pri la malbonsoneco, malklarajxoj, k.t.p., kiuj tiam naskigxus, kaj supozante, ke ecx la lingvo mem nenion de tio suferus, ni forte dubas, cxu iu seri- oze konsilus enkonduki tian grandan rompadon en nian aferon... sen ia ecx la plej malgranda kauxzo! Sen ia ecx la plej malgranda kauxzo: cxar ni sercxis kaj sercxis kaj ne povis trovi en la kon- stanta antauxlasta akcento ian ecx la plej malgrandan maloportu- necon por la memoro, nek por la busxo, nek por la orelo. Kontraux nia regulo ekzistas absolute nenio, ekster la tute sensignifa mo- tivo, ke la lingvo X aux la lingvo Y tion cxi ne havas. Sed eble kontraux nia regulo ekzistas io tio, kion oni per vortoj esprimi ne povas, sed kion oni neklare SENTAS, kiel ian vokon de naturo? Ni auxskultu, kion diras sinjoro de Wahl: li ne vidas kaj ne montras ian faktan cirkonstancon kontraux la akcento en nia lingvo; sed rimarkinte, ke la naturaj lingvoj oferas la sonon kaj formon de la vortoj, por nur konservi la unuatempan ak- centon, li vidas en tio cxi naturan legxon kaj konsilas al ni sekvi tiun cxi legxon, por ke nia lingvo ne estu kontrauxnatura. Je l'unua rigardo povas efektive sxajni, ke ni pekas kontraux la natura legxo; sed ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu cxi "legxo", kaj kia puno atendas la rompanton de gxi. Malsupre ni montros, ke tio, kion oni prenis por natura legxo de cxiuj ling- voj, estas nur OKAZA apartenajxo de KELKAJ lingvoj; sed ni supozu por momento, ke tio cxi efektive estas legxo, kiu ekzistas en cxiuj lingvoj; kio do sekvas de gxi? Se ia regulo efektive ekzis- tas en cxiuj lingvoj kaj ni ne komprenas la kauxzon kaj la celon de tiu cxi regulo, kio do devigas nin ankaux blinde akcepti tiun cxi regulon, se gxi estas por ni maloportuna? Cxiuj riveroj en la mondo havas fluon tre kurban kaj tre neregulan; sed se iu, kun instrumentoj en la mano, arte fosante kanalon, volus sekvi tiun cxi "legxon naturan", - cxu vi lauxdus lin, aux cxu vi ecx iom povus lin pravigi? Cxiuj lingvoj naturaj havas grandan amason da malregulajxoj kaj malfacilajxoj, - cxu ni ankaux devas sekvi tiun cxi "legxon naturan" kaj intence fari nian lingvon malregula kaj malfacila? Ecx se ni tute ne scius la esencon de la akcento, ecx tiam es- tus la plej nature, se anstataux tro filozofie fosi en teorioj ni dirus al ni praktike: la ceteraj lingvoj havas akcenton malregu- lan kaj malfacilan, kiun ili jam sxangxi ne povas; ni havas anko- raux liberan elekton kaj povas sen la plej malgranda malutilo ha- vi akcenton facilan kaj regulan; sekve ni devas elekti la lastan, tute ne rompante al ni la kapon, pro kia kauxzo la lingvoj krei- taj blinde tiun cxi oportunajxon ne havas; cxar estus ridinde imiti kun malutilo al ni mem iajn misterajxojn, se ni ne kompre- nas ilian sencon kaj celon. Sed se ni rigardos pli profunde, ni baldaux vidos, ke la "le- gxo de la akcento" ecx ne estas ia misterajxo, kaj tio, en kio ni sercxis ian legxon naturan, estas simpla okazajxo, kiu kun la esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan. La lingvo de cxiu nacio kreigxis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraux skribi kaj la lingvo transiradis de unu homo al alia nur per la orelo; la orelo de Johano aux Petro ofte ne bone auxdadis, la me- moro senkontrola ne bone tenadis, kaj tiel la vortoj renversigxa- dis kaj akceptadis diversajn sovagxajn formojn; kontroli la vor- tojn per skribado oni ne povis, kaj tial la plej puraj kaj sen- sxangxaj restis nur tiuj silaboj, kiujn oni bone AUXDIS, t.e. la silaboj AKCENTITAJ. Jen estas la tuta mistera kauxzo, kial la silaboj akcentitaj ofte restadis sensxangxaj, dum la tuta cetera parto de l'vorto sxangxigxadis - el simpla senhelpa NECESECO kaj ne el ia lingva legxeco. De la momento, kiam ia popolo ricevas skriban literaturon, ni jam tian blindan lingvan akrobatajxon ne renkontas. Sed se ni, havantaj literaturon skriban pli frue ol literatu- ron busxan kaj orelan, sciantaj skribi kaj legi kaj povantaj gar- di la lingvon de blinda malbonorela renversigxado, volus intence fari la erarojn, kiujn niaj neinstruitaj antauxuloj faris el blinda neceseco, - ni estus similaj je tiu naivulo, kiu, havante du bonajn okulojn, intence falis super sxtono kaj vundis al si la kapon... cxar li vidis, ke antaux li multaj blinduloj falis super tiu cxi sxtono, kaj li pensis, ke oni tiel necese devas fari! Sekve se ni ecx en nenia blinde kreita lingvo trovus la transpor- tadon de l'akcento de unuatempa silabo sur silabon alian pro kon- stanteco de l'akcento, tio cxi neniel devus nin deteni de enkon- duki tiun cxi oportunajxon en nian artan kaj konscie kreitan lin- gvon, tiel same kiel la malregula konjugado en cxiuj lingvoj ne sole ne devigas, sed ankaux tute ne pravigas nin enkonduki inten- ce malregulan konjugadon en nian lingvon. Sed por forigi cxiujn dubojn de la personoj, kiuj, ne konfi- dante al tio, kion la praktiko al ili montras, teorie timas, ke eble... eble... oni ne scias... oni ne vidis ekzemplojn k.t.p. - ni fine montros ankoraux, ke la transportado de l'akcento de unu silabo sur alian ne estas ecx ia ennovajxo de nia flanko, sed gxi ekzistas jam en la lingvoj naturaj, kvankam tiuj cxi tute ne be- zonis zorgi pri facileco. Apartajn ekzemplojn vi trovos sur cxiu pasxo en cxiu lingvo; sed, por ne malproksime foriri de nia lan- do, ni bezonas nur kompari la lingvojn rusan kaj polan, kaj ni vidos, ke TUTE TIO SAMA, kion ni faris en nia lingvo, estis jam antauxe farita de la naturo mem en la natura lingvo pola. De ne- niu kaj de nenio devigata, la lingvo pola akceptis konstantan ak- centon sur la antauxlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj lingvoj en tiuj cxi vortoj la akcento estas alia; kaj tion cxi la lingvo pola faris tute sen ia mallongigado de vortoj, sen ia forjxetado de silaboj k.t.p., sed gxi simple senceremonie transportis la ak- centon de unu silabo sur alian; sen ia filozofado gxi metis la akcenton de cxiu vorto sur la silabon antauxlastan, tute ne de- mandante, cxu tiu silabo estas tia aux alia kaj cxu gxi havas la forton por porti sur si la akcenton, kaj tute ne timante, ke oni diros, ke gxi estas kontrauxnatura. Kaj tion cxi la lingvo faris ne sole kun la fremdaj, arte enportitaj vortoj (kiel ekzemple "adwOkat", "in\.zYnier", "telEgraf", "spirYtus", "manUskript", "pApier", "tytU\lu", "artikU\lu" k.t.p.) sed ankaux en cxiuj se- nescepte vortoj pure slavaj (ekzemple la rusaj "ìÀëåíüêèé", "âîé- íÀ", "îêíÎ", "÷åëîâÅê", "Óëèöà" k.c. k.c. k.c. en la tuta lingvo - estas en la lingvo pola "malE\'nki", "wOjna", "Okno", "cz\lO- wiek", "ulIca", k.c. k.c. k.c.) - jam ne apartaj disjxetitaj ek- zemploj, sed miloj kaj dekoj da miloj - tuta lingvo! (Se en la tuta lingvo vi en kelkaj tre malmultaj vortoj trovas deflankigxon de tiu cxi regulo, vi facile rimarkos, ke tiun cxi deflankigxon faris ne la popolo, sed la instruituloj, tute sen ia kauxzo kaj bezono kaj kontraux la spirito de la lingvo). Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lin- gvo lernota estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula - neniu dubos; se ni povas gxin fari, ni devas gxin fari, se ecx neniu el la blinde kreitaj lingvoj gxin farus. Se ni al tio cxi vidas, ke lingvo natura, KIU JA TUTE NE BEZONIS ZORGI PRI FACILECO, faris tion saman el simpla kaprico kaj tute ne suferas de tio, - tiom pli ni jam ne povas dubi, ke en lingvo arta, por kiu facileco es- tas tre grava, oni devis sen ia ecx minuta sxanceligxo akcepti la akcenton konstantan, ecx se la demando estus levita antaux la kreigxo de la lingvo. Sed se nun, kiam la lingvo estas jam kreita kaj uzata, ni volus fari en gxi grandan rompadon por... sen ia kauxzo kaj celo... doni al gxi maloportunajxon anstataux oportu- najxo - tio cxi estus jam facilanimeco nepardonebla! El diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu - la sxajne plej bonan, kaj ni montris, ke tio, kio en la teorio sxaj- nas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. El la diritajxo ni faras la konkludon: proponan- te aux enkondukante (private) ian sxangxon en nia lingvo, neniam gvidu vin per konsideradoj TEORIAJ, kiel ajn belaj ili sxajnas, sed cxiam demandu vin, kian PRAKTIKAN signifon la sxangxo havus. Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel multe parolis, cxar tiu cxi kategorio da proponoj apartenas al la plej dangxeraj: en tia afero, kiel la nia, la homoj plej volonte akceptas proponojn, ki- uj havas fizionomion instruitan, kaj se oni parolas al la homoj en instruita formo kaj en la nomo de legxoj sciencaj, tiam el 100 personoj 99 gxin blinde aprobas kaj nur unu demandas sin: "tre bele, sed kian signifon gxi havas por NIA lingvo?" "La Esperantisto", 1891, p. 50 Interpunkcio Pri la reguloj pri la uzado de la interpunkcioj La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia ling- vo pli-malpli tiaj samaj, kiel en cxiuj aliaj lingvoj; sekve cxiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj DETALOJ la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed cxar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraux la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj cxi detaloj. En tiuj cxi dubaj detaloj cxiu povas uzi en Es- peranto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj cxi negra- vaj detaloj difinitajn regulojn. "La Esperantisto", 1893, p. 127 Pri divido de vortoj Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni or- dinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, cxar cxiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemp- le dividas: "Esper-anto", "ricev-ita" k.t.p. Sed tio cxi tute ne estas deviga regulo; ni faras gxin nur por ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu cxi maniero havas nenian celon kaj signifon, cxar la transportado de la vortoj estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la legxoj de la lingvo; ni konsilas al vi per nenio vin gxeni en la dividado de la vortoj kaj fari gxin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli oportune. Ecx se vi dividos ekzemple "aparteni-s", ni vidus en tio cxi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kauxzo) ne permesas tian dividadon. "La Esperantisto", 1893, p. 32 Etimologio. Vortfarado Deveno de la nomo "Esperanto" ... La nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas gxia historio: Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseuxdonimon "Esperanto" la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata "la lingvo internacia proponita de Espe- ranto". Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon "lingvo de Esperanto" ("die Esperanto-Sprache"); aliaj esprimoj, kiujn kel- kaj provis uzadi (ekzemple "la lingvo internacia", "la interna- cia"), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikigxis, cxar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj pre- zentis nenion difinitan (cxar sub "lingvo internacia" oni povas egale bone kompreni la Volapukon aux aliajn proponitajn projek- tojn). Baldaux montrigxis, ke nur la vorto "Esperanto" (sole aux kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaux en siaj leteroj aux artikoloj uza- di simple la solan vorton "Esperanto", ekzemple "la afero Espe- ranto", "skribi en Esperanto" k.s. Tiel iom post iom ellaborigxis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseuxdonimo transiris al la afero mem kaj ke gxi estas tre oportuna, mi bal- daux tute cxesis uzadi mian pseuxdonimon, kaj gxi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo "Esperanto" estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondicxa nomo kial ni bezonas logi- kon? "La Esperantisto", 1890, p. 60 Pri la uzado de formoj simplaj anstataux kunmetitaj La vorto "bezonesti" estas kunmetita tute regule, kaj vi povas gxin uzadi. Sed entute ni konsilas pli uzadi cxiam formojn simp- lajn anstataux kunmetitaj. Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana, kaj al tiu cxi lingvo gxi efektive do- nas grandan ricxecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte. "La Esperantisto", 1891, p. 23 Pri la vortoj kun pseuxdosufiksoj Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseuxdosufiksoj "cio", "toro" k.t.p. (ekzemple: "civilizacio", "redaktoro" k.t.p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon (ekzemple: "civiliz", "redakt") kaj cxiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso aux finigxo pure "Esperanta" (ekzemple: "civilizo", "redaktejo", "redaktisto" anstataux "civi- lizacio", "redakcio", "redaktoro"). Kompreneble, se tia vorto, kiel ekzemple "redaktejo", estus tute identa kun la vorto "redakcio" kaj povus gxin perfekte ans- tatauxi, certe neniu el ni plendus, se la vorto "redakcio" bal- daux malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj pseuxdosufiksaj estas KONTRAUX-ESPERANTAJ, aux ke ili prezentas malaprobindan enkondukon de NOVAJ VORTOJ, mi opinias, ke li era- ras. Tiaj formoj, kiel ekzemple "redakcio", "civilizacio" estas nek kontraux-Esperantaj, nek novaj, cxar laux la ¹15 de nia gra- matiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de gxia naskigxo. Ni povas ESPERI, ke pli aux malpli frue la pseuxdosufiksaj vortoj FREMDAJ farigxos arhxaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj PURE ESPERANTAJ; ni povas ecx KONSILI tion; sed POSTULI tion ni ne povas, cxar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laux la ¹15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraux dum longa tempo multaj el tiuj pseuxdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin ansta- tauxontaj vortoj PURE ESPERANTAJ. Ne venis ankoraux la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas ve- ro, ke sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn DUOBLAJN (ekzemple: "evolucio" kaj "evoluo"); sed sxajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo ian EMBARASON DE RICXECO, ol malutili al si per ia ne suficxe ma- tura dekreto, eljxetante el la lingvo vortojn, kies eljxetindeco ne estas ankoraux por ni tute certa. Respondo 55, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 222 Pri la prefikso "re" Cxi tiu prefikso montras "revenon al la loko aux al la stato, de kiu oni iris". Sekve: * Se "A" donis ion al "B", kaj la donita objekto estas denove cxe "A", ni diras, ke "B" "redonis" gxin, "A" "reprenis" gxin, la objekto "revenis" al "A". Spegulo "rejxetas" la ra- diojn, kiuj falas sur gxin. La pilko "resaltis" de la tero. En cxi tiuj okazoj "re" montras revenon al la punkto de dei- ro. * Se mi faris ion, kaj mi gxin faras ankoraux unu fojon, mi ankaux revenas (en mia ago) al la punkto, de kiu mi iris. Sekve ni diras "refari" (fari denove tion, kion oni jam fa- ris), "rekanti" (ripeti kanton), "rejunigxi" (farigxi denove juna), "resanigxi" (farigxi denove sana) k.t.p. En cxi tiuj lastaj okazoj "re" montras la ripeton. (Cxi tiu klarigo estas donita de D-ro Zamenhof mem.) L. de Beaufront, "Grammaire et exercices de la langue interna- tionale Esp\'eranto", p. 109. Tradukis W.Bailey Pri "sidigxi" kaj "eksidi" Vi estas prava: anstataux "sidigxu" estus pli bone diri "sidi- gu vin" aux "eksidu" tamen cxar la formo "sidigxu" jam de tre longe estas uzata preskaux de cxiuj Esperantistoj, tial gxi fari- gxis jam "esperantismo" kaj nomi gxin eraro oni jam ne povas. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaux en lingvo artefarita cxio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se gxi ecx ne estas absolute logika; cxar se ni postulos cxiam nur logikon ABSOLUTAN, tiam la libera uzado de lingvo artefarita farigxos tute ne ebla, cxar tiam mala- peros cxiu utileco de longa ekzercigxado kaj en la deka jaro de uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, cxiu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi cxiun sian vorton. Tamen la dife- renco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke, dum en la unua oni devas uzi NUR tiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas MALPERMESA- TA, - en lingvo artefarita cxiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu gxis nun gxin uzis, kaj li povas esti kon- vinkita, ke se lia formo estas efektive bona, gxi baldaux trovos multajn imitantojn kaj iom post iom elpusxos la malpli logikan, kvankam gxis nun pli uzatan formon malnovan. Respondo 3, "La Revuo", 1906, Decembro Konatigxi Ni uzas ordinare la formon "konatigxi" (= "farigxi konato kun iu"), sed ankaux la formo "konigxi" estas tute bona (= "fari sin koni ion"). "La Esperantisto", 1891, p. 7 Pri la sufikso "ar" Vi diras, ke la sufikson "ar" ni devas uzi nur por esprimi ar- on da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj pre- zentas ian unuecon, kolektivan objekton (ekzemple "vortaro", "ar- baro", "homaro"); sed por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu ideon, vi konsilas uzi la esprimon "aro da" (ekzemple: "li eller- nis aron da vortoj", "tie kusxis aro da dehakitaj arboj" k.t.p.). Vian opinion mi trovas gxusta. Pri la dua senco de la vorto "aro" (mezuro) volu kompari mian respondon ¹24. Respondo 33, "La Revuo", 1908, Majo Pri la prefikso "ge" La prefikso "ge" rilatas ne sole al DU personoj, sed gxi povas rilati ankaux al MULTAJ personoj; gxi signifas simple "de ambaux seksoj". Mi persone gxis nun uzadis tiun cxi prefikson cxiam nur por esprimi ian ambauxseksan familian tutajxon el personoj sta- rantaj en la sama linio de parenceco; tial mi diradis ekzemple "gepatroj", "gemastroj", "gefratoj", "genepoj", "gekuzoj", "ge- tajloroj" (en la senco de "tajloro kaj lia edzino"); sed ni ne- niam esprimis ekzemple per "getajloroj" la tutan familion de taj- loro, cxar la gefiloj de tajloro ne staras en la sama linio de parenceco kun la tajloro, kaj mi ankaux evitadis diri "gesinjo- roj" pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio (mi nomadis ilin "sinjoroj kaj sinjorinoj"). Tamen mi konfesas, ke mi havis nenian kauxzon, por uzadi la prefikson "ge" sole en la dirita ma- niero. Cxar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo "ge" signifas simple "de ambaux seksoj", kaj cxar la uzado de la prefikso en tiu cxi senco neniam donas malkomprenigxon, tial ni povas tre bone uzi tiun cxi prefikson en CXIUJ okazoj, kiam ni parolas pri ambaux seksoj. Sekve se al personaro, kiu konsistas el ambaux seksoj, iu sin turnas kun la vorto "gesinjoroj", li fa- ras nenian eraron, kaj eble mi mem ankaux de nun iafoje uzados la prefikson en tiu cxi senco. Respondo 6, "La Revuo", 1907, Februaro Pri la sufikso "ajx" apud verbaj radikoj Vi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson "ajx", tiam ni ofte ne scias, cxu gxi signifas "io, kio faras" aux "io, kio estas farata". Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso povas havi nur UNU el la diritaj du sencoj, ekzemple nur la aktivan, kaj cxiufoje, kiam ili trovas la diritan sufikson kun la senco pasiva, ili rigardas tion cxi kiel simplan eraron. Tiu cxi opinio tamen estas negxusta: "ajx" per si mem havas nek sencon ekskluzi- ve aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial gxi povas es- ti uzata en AMBAUX sencoj. Severe precizigi la signifon de tiu cxi sufikso en la senco aux nur aktiva aux nur pasiva - laux mia opinio - estas ne konsilinde, cxar tio cxi tute senbezone ligus nin kaj devigus nin ofte uzadi tro longajn formojn. Gxenerale mi devas ripeti cxi tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis cxe aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke nia lingvo estu TRO preciza, cxar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; cxiu- foje, kiam ni sen timo de malkomprenigxo povas doni al la uzanto liberecon, ni devas tion cxi fari kaj permesi al li uzi lauxvole DIVERSAJN formojn (se ili nur ne estas kontraux la legxoj de nia lingvo aux kontraux la logiko aux komprenebleco), anstataux pos- tuli, ke li nepre uzu cxiam NUR UNU formon. En cxiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de "ajx" povas doni ian MALKOMPRENIGXON, ni povas ja tre bone helpi al ni (kiel vi mem tute prave proponis) per la uzado de participo akti- va aux pasiva (ekzemple "sxmirantajxo" kaj "sxmiratajxo", kiuj ambaux prezentas formojn tute regule kreitajn laux la legxoj de nia lingvo); sed cxar, el 100 verbaj vortoj kun "ajx", 99 estas tute KLARAJ, kial do ni devas senbezone kateni nin kaj, precizi- gante la signifon de "ajx" nur aktive aux nur pasive, konstante esti devigataj uzadi "antajxo" aux "atajxo" en cxiuj aliaj oka- zoj? Por kio uzi ekzemple la longajn formojn "estantajxo", "kres- kantajxo", aux "sendatajxo", "kracxatajxo" k.t.p., se ni egale klare povas esprimi tion saman per la pli mallongaj "estajxo", "kreskajxo", "sendajxo", "kracxajxo" k.t.p., pri kies senco povas ekzisti nenia dubo? Sekve se vi volas klarigi la signifon de "ajx" kun verbaj radikoj, tiam anstataux diri, ke "ajx" kun verbo signifas nur "io, kio faras", aux nur "io, kio estas farata", mi konsilas al vi diri: "ajx" kun verbo signifas "ion, kio enhavas en si la ideon de la donita verbo" cxu tiu cxi ideo estas aktiva aux pasiva - tion cxi la sufikso "ajx" tute ne devas montri al ni, cxar tion cxi montras la senco de la vorto mem aux - en okazo de speciala NECESECO - la aldono de la sufikso de aktiveco aux pasiveco. Tiu cxi "speciala neceseco" tamen aperas nur tre ma- lofte, cxar ecx cxe tiuj verboj, kiuj povas doni egale bone ajxon aktivan kaj pasivan, la senco de la ajxo estas facile komprenebla el la kunteksto; ekzemple se mi diros "mi donas tion cxi al vi kiel garantiajxon de mia reveno", neniu ja povas dubi, ke ni pa- rolas ne pri garantiATajxo, sed pri garantiANTajxo. Vian opinion, ke ofte (kiam povas ekzisti nenia dubo) ni povas ecx forjxeti la "ajx" kaj uzi simple nur la substantivan finigxon "o", - mi tro- vas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter "o" kaj "ajxo" estas granda diferenco. P.S. Per stranga renkontigxo de la cirkonstancoj mi jxus rice- vis leteron, kiu prezentas bonan ilustrajxon al tio, kion mi sup- re diris pri tro granda logikeco. Mia korespondanto skribas (iom sxerce), ke la esprimo "Parolo de X en la kunveno Y" estas tute mallogika kaj malpreciza: anstataux "parolo" oni devas en tia okazo diri "antauxpublikparolatajxo". Cxu vi aprobas tian preci- zan vorton? Respondo 11, "La Revuo", 1907, Aprilo Pri la vorto "ero" Efektive estus pli bone, se por la ideo de tempokalkulo ni uzus ian alian vorton anstataux "ero", kiu havas jam difinitan signifon en la Universala Vortaro. Sed cxar la vorto "ero" en la senco de tempokalkulo estas vorto pure internacia, tial laux la ¹15 de nia fundamenta gramatiko ni havas plenan rajton gxin uzi. Cxar la "ero" de la Universala Vortaro kaj la "ero" science in- ternacia havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos. Cetere, se la vorto "ero" laux la ¹15 de nia gramatiko estas plene PERMESATA, gxi kompre- neble ne estas DEVIGA, kaj ni havas plenan rajton uzi anstataux gxi "tempokalkulo" aux ion similan, kion proponos niaj specialis- toj. Respondo 24, "La Revuo", 1907, Auxgusto Pri la sufikso "eg" Tute prave vi diras, ke la sufikso "eg" ne povas servi por simpla anstatauxado de la vortoj "granda" aux "tre", sed gxi de- vas servi por kreado de vortoj NOVAJ kun senco SPECIALA. Tia ne- gxusta uzado de la sufikso certe ne estas aprobinda, kaj, kiom oni povas, oni devas gxin eviti. Tamen esti TRO severaj en cxi tiu rilato ni ankaux ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn "granda" aux "tre", ni povas ankaux sen peko kontraux la spirito de Esperanto uzi la sufikson "eg", cxar tre ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono gxin prezentas al si kiel ideon SPECIALAN. Ekzemple, la vorton "bonega" ni preskaux cxiam povus anstatauxigi per "tre bona", kaj tamen en la samaj okazoj oni ankaux povas prezenti al si bonecon EKSTERORDINARAN kaj uzi por gxi vorton APARTAN tiel same, kiel oni faras preskaux en cxiuj lingvoj. Laux mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj oka- zoj, en kiuj ni povus ricevi aux senduban, por niaj oreloj malag- rablan, ERARON kontraux la lingvo, aux tute malgxustan sencon; sed en cxiuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni ne- nian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi? Respondo 38, "La Revuo", 1908, Majo Pri la sufikso "ig" kun verbaj radikoj Oni ofte demandadis sin, cxu kun la verbaj radikoj "igi" sig- nifas "igi -anta" aux "igi -ata". Sed la demando per si mem estas ne gxusta, cxar "igi" kun verbo signifas nek "igi -anta", nek "igi -ata", sed nur "igi -i", sekve gxi povas tre bone esti uzata en AMBAUX sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la senco de "ig" en verboj prezentas absolute nenian malklarajxon; sed en tiuj okazoj, kie malkomprenigxo povas aperi, ni devas gxin eviti ne per senbezona katenado de la senco de "ig" (kio estus tiel same neoportuna, kiel la katenado de "ajx", pri kiu mi paro- lis en la respondo 11), sed per precizigo de nia frazo mem. Ek- zemple, ni ne povas diri "sciigi amikon novajxon", sed ni povas diri "sciigi amikon pri novajxo" aux "sciigi novajxon al amiko" AMBAUX frazoj estas tute regulaj kaj ambaux estas tute klaraj, - kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun "ig" havas du komplemen- tojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la ambaux komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplemen- ton, estas ordinare ankaux tute klara, cxar la forestado de la dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ek- zemple, se mi, sen plua precizigo per "al", diros "mi mangxigas mian cxevalon", neniu dubos pri la senco de la frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompre- nigxon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aux pasivigi la sencon de la sufikso "ig", sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi aux pasivigi la "verbon", dirante "mangxANTigi" kaj "mangxATigi". La sufikso "ig" per si mem havas sencon tute difinitan (= "fari", "lasi", "kauxzi"); gxi farigxas neklara nur tiam, kiam ni krom gxia propra senco nepre volas altrudi al gxi ian sencon aldonan, kiun gxi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu (en okazo de efektiva neceseco) devas esti esprimata per alia rimedo (ek- zemple, sencon de aktivigado aux pasivigado, de dauxrigado aux momentigado k.t.p.). Respondo 13, "La Revuo", 1907, Aprilo Pri forlasado de sufiksoj En la frazo "la akvo plenigas la krucxon" la senco diras al ni, ke la sufikso "ig" estas NECESA, kaj uzi tie la vorton "ple- nas" anstataux "plenigas" mi ne konsilus, cxar ni tiam tro evi- dente pekus kontraux la logiko. Forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba, ekzemple kiam la verbon, de ni uza- tan, ni povas rigardi ne kiel devenantan, sed kiel memstaran, aux kiam la maniero de la deveno estas ne tute klara. Sed la verbo de la supre citita frazo ne sole tute sendube devenas de ALIA vorto ("plena"), sed la maniero de tiu devenado estas tute KLARA, sekve ni devas uzi tiun klaran sufikson, kiu servas por la devenigo de la dirita vorto. Respondo 44, "La Revuo", 1908, Auxgusto Pri la deveno de la vorto "edzo" Dank' al la afableco de S-ro D-ro Zamenhof, mi ricevis la sol- von de tiu malgranda enigmo... La vere primitiva formo estas ne "edzo", sed "edzino", de kiu devenas la formo "edzo". Tiel same "frauxlo" devenas de "frauxlino", "kuzo" de "kuzino", kaj "feo", kiun oni povus uzi, por montri fablan estulon, ekz., Oberono, kaj kiun oni povas devenigi de "feino". La vorto "edzino" estis pri- mitive sufikso, kiu poste farigxis sendependa de la radikoj, al kiuj gxi estis primitive aldonita. Jen kiamaniere la Majstro kla- rigis al mi la aferon: En la germana lingvo, regxido heredonto de la krono estas nomata "Kronprinz", kiu farigxas en Esperanto "kronprinco". La virino kunigita kun la kronprinco per legxa li- gilo estas nomata germane "Kronprinzessin". Cxi tiun lastan vor- ton D-ro Zamenhof transskribis Esperante "kronprincedzino", kaj li tuj rimarkis, ke la finigxo de tiu vorto, t.e. "edzino", rice- vis per si mem la sencon de virino kunigita kun viro per legxa ligilo. Li do faris el cxi tiu vorto: unue, gxeneralan sufikson, esprimantan difinitan rilaton, kaj due, vorton memstaran kun tiu sama signifo. Poste el la vorto "edzino" li tute logike devenigis la vorton "edzo". Laux artikolo de \'Emile Boirac. "La Oficiala Gazeto", 1913, Decembro Leksikologio. Vortaroj Pri plena vortarego Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus ne sole cxiujn vortojn de la ordinara vivo, sed ankaux cxiujn vortojn teknikajn de cxiuj sciencoj, artoj kaj metioj, cxiujn no- mojn geografiajn, historiajn, personajn k.t.p.; nia Lingva Komi- tato farus al ni tre grandan servon, se gxi per komuna laboro de cxiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian vor- taregon kun karaktero OFICIALE FIKSITA la Lingva Komitato nun NE povas kaj longe ankoraux ne povos, cxar tia laboro estas ne sole tre malfacila kaj la kompetenta esploro kaj fikso de cxiuj el la senlima multego da vortoj postulas multege da tempo kaj fortoj, sed tia laboro estus ecx rekte malutila. Se tian grandampleksan fiksitan vortaregon, kiun povas krei nur tre longa kaj cxiuflanka uzado kaj elprovado, ni volus pretigi teorie kaj "en rapideco", ni tre dangxere enkatenigus nian lingvon, ni malpermesus al gxi libere kaj sane disvolvigxi; ni perforte altrudus al la lingvo multajn formojn kaj vortojn, kiuj al tiu aux alia kunlaboranto de la vortaro pro nesuficxa elprovo en la unua momento sxajnis bo- naj, sed kiuj poste en la praktika uzado povus montrigxi tute malbonaj. Tia konsidero estis interalie ankaux la kauxzo, pro kiu mi, publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis forjxe- ti la tro grandan vortaron kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj mi decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara vivo, lasante cxion alian al libera, iom-post-ioma ellaborigxado. Sed se la Lingva Komitato ne povas doni al ni jam nun plenan vortaregon OFICIALE FIKSITAN, gxi povas tamen fari ion alian (kaj parton de tio gxi jam faris kaj faras): dividinte la grandegan laboron inter cxiuj komitatanoj (el kiuj cxiu nepre devas ion fa- ri) kaj inter aliaj helpantoj, gxi povas krei en ne tro longa tempo plenan vortaregon PROVIZORAN. Kiam tiu vortarego estos pre- ta, gxi servos kiel neoficiala kaj ne deviga konsilanto por cxi- uj, kiuj bezonas uzi tiun aux alian vorton aux nomon, sed ne po- vas aux ne volas mem gxin elekti kaj ne havas la eblon sercxi en nia tuta literaturo, cxu kaj kiamaniere iu jam uzis tiun vorton. Tiu "rapidece" pretigita vortarego tute ne estus deviga: cxiu, kiu trovus, ke tiu aux alia vorto estas malbona, havus plenan rajton uzi alian vorton; kaj poste la Lingva Komitato povus peri- ode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj gxi estos konstatin- ta, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian for- mon, ol kiun ili gxis nun havis en la provizora vortarego; sed cxiuj vortoj, kiuj oficiale ne estos anstatauxigitaj, restos uzeblaj. Tiamaniere la Provizora Vortarego kun gxiaj estontaj pe- riodaj Aldonoj restos cxiam plej grava konsilanto por cxiuj ver- kantoj, kaj el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita. Mia ideo estas kompreneble nur teoria; cxu gxi estas efektivi- ginda kaj efektivigebla, - pri tio povas jugxi nur la estraro de la Lingva Komitato, kiu sola havas auxtoritaton kaj sperton pri tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego mi donas pub- like por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la aferon kaj eble esprimi ian utilan opinion, aux proponi sian helpon al la Komitato, se tiu lasta gxin bezonus. Respondo 58, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 223 Pri "ujo" kaj "ingo" S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laux D-ro Zamenhof, "ujo" estas vazo aux kesto aux io simila, kiu entenas la TUTON, kaj "ingo" entenas nur PARTON. Carlo Bourlet. "La Lingvo Internacia", 1904, p. 170 Pri la ortografio de propraj nomoj Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel gxi estas skri- bata en la gepatra lingvo de gxia posedanto, cxar en la nuna tem- po la fonetika skribado de multaj nomoj kauxzus tro grandan krip- lajxon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenajxojn. Sed tio cxi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aux malpli frue en la lingvo internacia cxiuj nomoj estu skribataj laux la fonetiko internacia de tiu cxi lingvo, por ke cxiuj naci- oj povu legi gxuste tiujn nomojn. "Esperantistische Mitteilungen", 1904, Junio (citita en "La Lingvo Internacia", 1904, p. 216) Pri la nomoj de landoj De la komenco gxis nun mi cxiam uzadis la nomon "Egipto" ne por la lando, sed por la POPOLO; la landon mi nomadis "Egiptujo". Mi tion faradis ne pro nesuficxa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la NOVAJ landoj (ekzemple en cxiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al cxiuj siaj logxantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per "uj"), la nomon de ia gento, sed kontrauxe, cxiuj gxiaj logxantoj uzas por si (per "an") la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: cxiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta proprajxo kaj cxiujn aligen- tajn logxantojn aux ekstermis, aux permesis al ili vivi en la lando kiel "fremduloj" tial la landoj malnovaj preskaux cxiam portas la nomon de tiu aux alia gento, kaj en Esperanto, gxis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso "uj". La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando ANTIKVA, arangxita laux la principo "lando apartenas al unu gento", gxi sekve nepre devas havi la sufikson "uj", por ke ni povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gento-mastro kaj la gentoj- fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda! Cxiuj NOVAJ landoj, ne arangxitaj laux la principo "lando apartenas al unu gento", neniam devas uzi la sufikson "uj"; ni devas sekve diri "Usono", "Kanado" k.t.p. Se mi dum longa tempo uzadis "BrazilUJo", "CxilUJo" k.t.p., mi konfesas nun, ke tio es- tis eraro. Ni povus diri "Brazilo", "Cxilo" k.t.p., tamen mi ne konsilas tion fari, parte pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germa- noj, kiuj alkutimigxis al "BrasilIa", "BrasilIen", "×èëÈåö", la vortoj "Brazilo", "Cxilo" cxiam sonus kiel nomoj de POPOLOJ, par- te pro tio, ke la longatempe uzitaj formoj "Brazilo", "Cxilo" en la senco de POPOLO donus nun grandan konfuzon, se la samajn for- mojn ni uzus nun en senco de lando. Sed tute oportune eviti sam- tempe cxiujn tri malbonajxojn (t.e. eraron, kontrauxkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados por la diritaj landoj la formojn "Brazilio", "Cxilio" kaj tiel mi konsilas agi. Tiel same ni neniam devas diri "MeksikUJo" ni devus diri "Meksi- ko", sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon "Meksiko" kaj la landon "MeksikIo" (kiel "Algxero"-"Algxerio", "Tuniso"-"Tunisio" k.t.p.). Nun restas la demando pri la landoj "Euxropaj". Pli aux malpli frue venos eble la tempo, kiam cxiuj Euxropaj landoj ricevos no- mojn neuxtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas cxiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso "uj". Estas vero, ke ekzistas tri Euxropaj regnoj, por kiuj la sufikso "uj" estas ne tute logika (Auxstrujo, Belgujo kaj Svisu- jo), kaj se la Akademio trovus necesa anstatauxigi en ili la "uj" per "i", mi tion ne malkonsilus; sed fari PROPRAVOLE escepton por tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, cxar la Espe- rantistoj jam tro forte alkutimigxis al la gxisnunaj, neniom gxe- nantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en tiu alkutimigxo mi ne vidas ian gravan neceson. Cxar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaux cxio sur INTER- KONSENTO, tial komuna gxisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion postu- lus. Respondo 47, "La Oficiala Gazeto", III, 1911, p. 291 Pri "dauxri" kaj "cxesi" "Dauxri" = "esti plue, ne esti finita"; "cxesi" = "komenci ne ...i aux komenci ne esti". El tiu signifo sekvas la reguloj de uzado de tiuj vortoj kaj de iliaj devenajxoj "dauxrigi", "cxe- sigi" k.t.p. Ekzemple: oni povas diri: "la laboro dauxras" ("La laboro estas plue, ne estas finita."), sed oni ne povas diri: "mi dauxras labori" ("Mi estas plue labori. Mi ne estas finita labo- ri."); ankaux ne estas bone diri (kiel mi mem bedauxrinde faris kelkfoje): "mi dauxrigas labori" ("Mi igas esti plue labori."); oni devas diri: "mi dauxrigas miAN laborON" ("Mi igas mian labo- ron esti plue.") aux "mi laboras plue". Oni povas diri: "mi cxe- sas labori" ("Mi komencas ne labori.") aux "la pluvo cxesas" ("La pluvo komencas ne esti."), sed ne estas bone forlogigxi per la analogio kun "komenci" kaj diri: "mi cxesas mian laboron" ("Mi komencas ne ...i aux ne esti mian laboron."); estas preferinde diri: "mi cxesIGas mian laboron" ("Mi igas mian laboron komenci ne esti."). Respondo 49, "La Oficiala Gazeto", III, 1911, p. 294 Pri la senco de "sxati" La vorton "sxati" mi uzas ordinare en la senco de "rigardi ki- el valoran, kiel gravan". Ekzemple: "La gazetoj tre sxatas la kunlaboradon de auxtoroj gloraj, sed tute ne sxatas la kunlabora- don de komencantoj". Respondo 53, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 221 Pri la vorto "forkaperi" La vorto "forkaperis", kiun vi trovis en "La Rabistoj", NE es- tas preseraro. La vorto "kaperi" (kiu sin trovas en la vortaroj Esperanta-germana kaj germana-Esperanta) signifas proksimume "ra- bi korsare" aux "rabi sur la maro". Respondo 31, "La Revuo", 1908, Februaro Pri la vorto "katehxizi" La vorton "katehxizi", uzitan en la vortaro de O'Connor, mi trovas tute bona, cxar gxi estas internacia; el tiu vorto ni po- vas tute bone devenigi la vortojn "katehxizo", "katehxizisto", "katehxizato" el tio cxi tamen tute ne sekvas, ke la vortoj "ka- tehxismo" kaj "katehxisto" estas malbonaj. "Katehxismo" estas io alia ol "katehxizo" sed se ecx ni dirus, ke ambaux vortoj estas identaj kaj ni povas uzi "katehxizo" anstataux "katehxismo", ni ecx en tiu okazo tute ne bezonus eljxeti el nia lingvo la tute internacian kaj bonan vorton "katehxismo", sed ni povas tute sen ia maloportuneco lasi la vivon al ambaux vortoj kaj trankvile atendi, ke la komuna uzado iom post iom donos pli grandan forton al unu vorto kaj faros el la dua vorto ne plu uzatan arhxaismon. Respondo 39, "La Revuo", 1908, Majo Pri la vorto "laktumo" Mi tute konsentas kun vi, ke "lakto" kaj "laktumo" havas inter si preskaux nenion komunan, kaj ni havus plenan rajton uzi por "laktumo" ian vorton tute memstaran. Sed cxar en multaj lingvoj por ambaux diritaj vortoj estas uzata la sama radiko, kaj cxar la vorto "laktumo" estas ne malpli oportuna, ol cxia tute memstara vorto, kaj cxar tiu vorto jam trovigxas en la "Fundamento de Es- peranto", tial ekzistas absolute nenia neceseco, ke ni forjxetu la oportunan vorton jam konatan kaj devigu la Esperantistojn ler- ni novan vorton. Respondo 37 b, "La Revuo", 1908, Majo Kazoj Nominativo post "po" Inter la esprimoj "doni po 2 pecojn" kaj "doni po 2 pecoj" estas ankoraux malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial ambaux esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto "po" la "pecoj" jam ne dependas rekte de la "doni", ni konsilas uzi post "po" tiel same kiel post "da") la nominativon ("doni po 2 pecoj"). Alia kauxzo por tiu cxi konsilo estas ankaux la cirkonstanco, ke laux nia opinio "cxie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon". "La Esperantisto", 1891, p. 7 Pri la akuzativo Tusxante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu gxin cxiam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ke gxi estas efektive necesa; en cxiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, cxu oni devas uzi la akuzativon aux la nominativon - uzu cxiam la NOMINA- TIVON. La akuzativo estas enkondukita nur el neceso, cxar sen gxi la senco ofte estus ne klara; sed gxia uzado en okazo de nebezono pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo de bezono. "La Esperantisto", 1890, p. 27 La akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la antauxiranta prepozicio (cxar la prepozicioj per si mem neniam postulas cxe ni la akuzativon), sed nur de la "senco". La akuzativon ni uzas nur en tri okazoj: * por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havan- taj sencon aktivan), ekzemple "mi batas LIN", "mi diras la VORTON"; * por montri direkton (t.e. movadon AL ia loko, en diferenco de movado SUR ia loko), se la prepozicio mem tion cxi ne montras; ekzemple, ni diras "mi venas al la celo" (ne "al la celon"), cxar AL mem jam montras direkton, sed ni devas di- ferencigi inter "mi amas iri en la URBO" kaj "mi amas iri en la URBON" (aux simple "iri la URBON") laux tio, cxu mi amas iri sur la stratoj de la urbo aux cxu mi amas iri el ekstere en la urbon ("iri al la urbo" signifas nur aliri, sed ne en- iri); * en cxiuj okazoj, kiam ni ne scias, kian prepozicion uzi, ni povas uzi la akuzativon anstataux la prepozicio "je" ekzemp- le en la esprimo "mi kontentigxas tion cxi" la akuzativo ne dependas de la verbo "kontentigxas" sed anstatauxas nur la forlasitan prepozicion "je" (= "mi kontentigxas je tio cxi"). "La Esperantisto", 1892, p. 62 Nominativo aux akuzativo? En la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter akuzativo kaj nominativo ne estas granda, kaj ofte ambaux formoj estas ega- le bonaj. Sed gxenerale mi tenas min je la sekvanta principo: "mi vidis lin GRANDAN" = "mi vidis lin, kiu estis granda" (aux "kiam li estis granda"); "mi vidis lin GRANDA" = "mi vidis, ke li estas granda". "Kian manon mi tenis sur la tablo? La manon KUSXANTAN" (la duan manon, kiu ne kusxis, mi eble tenis en la posxo); "kiel mi tenis mian manon? Mi tenis gxin kusxan- ta sur la tablo". "La Lingvo Internacia", 1906, p. 121 Pri la akuzativo post "anstataux" Kiel cxiu alia prepozicio, tiel ankaux "anstataux" per si mem postulas cxiam la nominativon; se tamen ofte oni trovas cxe bonaj auxtoroj post "anstataux" la akuzativon, tiu cxi lasta estas uzi- ta ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: "Petro batis Pauxlon anstataux Vilhelmon", la lasta parto de la frazo prezentas nur MALLONGIGON (= "anstataux BATI Vilhelmon"), kaj la akuzativo forigas cxiun dubon pri tio, ke an- statauxigita estis ne la batanto, sed la batato. Respondo 51, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 2 Pri la kazo post "kiel" La frazon "gxi trafas Ibsenon kiel teoriistO" mi trovas nebona; mi konsilas diri "kiel teoriistON". La esprimo "kiel teoriistO" signifas, ke GXI (la diskutado) estas teoriisto kaj, estante teoriisto, gxi trafas Ibsenon. Nominativon apud aku- zativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi la sencon de "ke ... estas", "ke ... estu" k.t.p. Ekzemple: "mi trovas tiun cxi vinon bonA" = "mi trovas, KE tiu cxi vino estas BONA"; "oni faris lin generalo" = "oni faris, KE li ESTU genera- lo". Sed se, anstataux SUPOZIGI la mankantan ligantan vorton "ke", la frazo HAVAS ligantan vorton alian (ekzemple "kiel"), ti- am devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzis- tanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vor- to "kiel", tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komple- menton kun la komplemento antauxiranta, cxar alie la senco estus tute alia kaj la nominativa komplemento sence rilatus ne al la antauxstaranta komplemento, sed al la SUBJEKTO de la frazo. "Mi elektis lin kiel prezidanto" signifas: "mi elektis lin, cxar mi estas prezidanto", aux "mi elektis lin, kvazaux mi estus prezi- danto" aux "mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas". "Mi elektis lin kiel prezidantON" signifas: "kiel oni elektas prezidanton", aux "por havi en li prezidanton". Sekve se vi volas esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aux "mi elektis lin KIEL prezidantON", aux "mi elektis lin prezi- dantO" (= "KE li estu prezidanto"), sed ni ne povas diri "mi elektis lin KIEL prezidanto", cxar tiam la senco estus tute alia. Respondo 7, "La Revuo", 1907, Februaro Adjektivo Adverbo kaj adjektivo En la tempo, kiam estis verkata la "Dua Libro", la demando, cxu oni devas diri "estas varme" aux "estas varma", ne estis an- koraux absolute decidita kaj la uzado de unu formo estis egale bona, kiel la uzado de la dua. Nun tiu cxi demando iom post iom per la uzado akceptis jam decidon pli difinitan. La adjektivo difinas la substantivon aux la pronomon havantan sencon de substantivo (responde la demandon "kia") kaj la adverbo difinas la verbon (responde la demandon "kiel"). Tial ni diras: "la vetero estas bona", "li kantas bone". Tamen en la okazoj, kie la difino apartenas precize nek al substantivo aux pronomo, nek al verbo, ni ofte ne povas decide diri, kian demandon ("kia" aux "kiel") nia difino devas respondi kaj kian formon ni devas uzi. En cxiu alia lingvo tiu cxi duba demando estas decidata per la sankcio de l'uzado, - en nia lingvo ni konsilas uzadi en tiuj okazoj cxiam la adverbon; ekzemple: "estas varme", "estas vere", "gxi estas vera". La vorton "gxi" ni konsilas cxiam uzi nur por anstatauxi objekton aux aferon (kiel "li" anstatauxas personon); sed en esprimoj senpersonaj kaj senobjektaj ni konsilas neniam uzi la vorton "gxi" (ekzemple: "hodiaux estas varme" kaj ne "ho- diaux gxi estas varme"). "La Esperantisto", 1891, p. 7 Pri la akuzativo post "tra" Povas esti, ke mi baldaux proponos al la vocxdonado de la Lin- gva Komitato, ke post prepozicio oni uzu la akuzativon nur en okazoj de NEPRA BEZONO, sed en cxiuj iom dubaj okazoj oni gxin ne uzu. Se la Lingva Komitato tion akceptos, tiam oni kredeble neni- am uzos plu la akuzativon post la prepozicio "tra". Sed GXIS NUN la uzado de akuzativo post "tra" tute ne estas kontrauxregula. Nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj, kies senco es- tas cxiam egala; ekzemple la prepozicio "al" ne povas unu fojon signifi direkton kaj alian fojon ne, tial ni post "al" CXIAM uzas la nominativon; sed ekzistas prepozicioj (ekzemple "en", "sur" k. t.p.), kiuj per si mem NE montras direkton, tial, por esprimi di- rekton, ni uzas post ili la akuzativon. Al tiuj prepozicioj apar- tenas interalie ankaux "tra" kaj "kontraux", tial ni post la di- ritaj prepozicioj povas uzi ambaux kazojn, MALGRAUX KE EN LA ALI- AJ LINGVOJ ONI UZAS POST ILI CXIAM NUR UNU KAZON (tiu cxi lasta cirkonstanco kredeble estis la kauxzo de via erara opinio, kva- zaux ni post "tra" cxiam devas uzi NUR la nominativon). Estas ve- ro, ke dum la diferenco inter "en" direkta kaj "en" sendirekta estas tre granda, la diferenco inter "tra" direkta kaj sendirekta estas tiel malgranda, ke en la plejmulto da okazoj ni povas egale bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon; ekzistas tamen oka- zoj, kiam estas dezirinde fari DIFERENCON inter la ambaux kazoj. Ekzemple, "irante tra la urbO", mi povas resti en gxi suficxe longe aux ecx tute ne forlasi gxin; sed, "irante tra la urbON", mi celas (tra la urbo) EKSTEREN de la urbo. En "La Rabistoj", Schweizer tute bone povus diri "la sono de lia nazo povus peli homojn tra truetO de kudrilo" tamen la esprimo "tra truetON" es- tas multe pli forta, cxar gxi montras, ke la efiko de la sono es- tas tiel granda, ke la homoj volus nepre veni EKSTEREN; tie ne la trueto mem estas grava, sed nur la celado esti kiel eble plej baldaux EKSTERE de la trueto. Respondo 27, "La Revuo", 1908, Februaro Pri la akuzativo post verboj de movo Se la vorton "meti" (aux "jxeti", "fali" k.t.p.) sekvas subs- tantivo aux pronomo kun la prepozicioj "antaux", "post", "inter" k.c., estus ordinare pli gxuste uzi la substantivon aux pronomon en akuzativo, cxar ni tie ordinare havas la sencon de direkto; ekzemple, "metu la korbon antaux la pordon". Tamen ofte oni povas en tiaj okazoj uzi sen eraro ankaux la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la substantivon aux la pronomon, pri kiu ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekzemple, oni povas tute bone diri "oni metis antaux MI mangxilaron", komp- renante sub tio: "oni metis antaux mi SUR LA TABLON mangxilaron". En tiaj okazoj oni povas egale bone uzi la nominativon aux la akuzativon, kaj sxajnas al mi, ke decidi, ke oni en tiuj okazoj uzu ekskluzive nur la nominativon aux nur la akuzativon, ni ne bezonas. Se iam la libereco en tiu cxi rilato farigxos por ni tro gxenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom tiun cxi deman- don, tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke gxi donu al ni por tiu cxi demando ian ekskluzivigan decidon. Post "sidigxi" ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la nominativon, depende de tio, cxu ni volas esprimi MOVON aux ko- mencon de nova STATO. Tamen, cxar la nominativo estas cxiam pli simpla kaj pli facila, ol la akuzativo, tial sxajnas al mi, ke estus bone, se ni alkutimigxus en cxiuj okazoj DUBAJ preferi la NOMINATIVON. Respondo 41 a, "La Revuo", 1908, Majo Artikolo Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon "la" kaj "l'", uzu cxiam pli bone la formon "la". La formon "l'" mi uzas ordinare nur post prepozicioj, kiuj finigxas per vokalo (ekzemple "de", "tra" k.c.); en cxiaj aliaj okazoj mi uzas ordinare la plenan formon "la", cxar alie la senco povus farigxi ne klara, ecx la sono ne agrabla. "La Esperantisto", 1889, p. 24 Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo "la". Sed la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj gxi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute gxin ne uzadi, almenaux gxis la tempo kiam vi tute bone scios gxian signifon. "La Esperantisto", 1890, p. 32 Pri la uzado de "l'" La uzadon de "l'" (apostrofita "la") ni ne forigis; sed cxar tiu cxi formo estas ne tre necesa escepto el regulo kaj estas kreita precipe por mallongeco en la VERSOJ, tial ni en PROZO uzas nun ordinare la formon konstantan ("la") kaj konservas la formon apostrofitan speciale por versoj. Tiel ni agas ordinare en nia gazeto; tamen ni tute ne faras el tio cxi regulon; cxiu povas ku- ragxe uzadi ankaux en prozo la formon apostrofitan. "La Esperantisto", 1893, p. 127 Pri la uzado de la artikolo Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la arti- kolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke gxia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en cxiuj "dubaj" okazoj tute gxin ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam gxi estas necesa, ol uzi gxin tiam, kiam la logi- ko kaj la kutimoj de cxiuj popoloj gxin malpermesas. Se vi ekzem- ple diros "venis tago, kiun mi tiel longe atendis", via frazo es- tos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie cxi diri "LA tago" sed se vi diros "hodiaux estas LA dimancxo" anstataux "hodiaux estas dimancxo", tiam vi faros rekte ERARON, kiu estos malagrabla por la oreloj de cxiu bona Esperantisto. Respondo 2, "La Revuo", 1906, Decembro Pri la apostrofado de la artikolo La esprimo "reunuigi l'homaron" estas efektive nebona, cxar apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu fini- gxas per vokalo. Sed la neobservado de tiu cxi regulo, kiu estis donita NE EN LA GRAMATIKO, sed nur en la "Ekzercaro" (¹27), estas ne ERARO, sed nur peko kontraux BONECO DE LA STILO. Sekve en PRO- ZO tiu cxi regulo devas esti observata, sed en VERSOJ, kie pro "licentia po¸tica" oni ofte permesas al si deflankigxojn de la ordinara stilo, la neobservado de la supre donita regulo (aux pli gxuste KONSILO) ne estas eraro. En versoj ni devas nomi "eraro" nur deflankigxojn de la GRAMATIKO (ekzemple la apostrofadon de adjektivo, uzadon de diversaj kontrauxgramatikaj formoj k.t.p., kio estas tre ofte renkontata cxe la komencantaj Esperantaj ver- sistoj). Respondo 4, "La Revuo", 1906, Decembro Personaj pronomoj Pri la uzado de "li" anstataux "gxi" Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas "li" anstataux "gxi", cxar vi ne aprobas "la anglan kutimon starigi infanojn sur unu sxtupon kun bestoj kaj objektoj". Kontraux la uzado de "li" en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la KAUXZO, kial ni (kaj ankaux la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj "gxi", estas ne tia, kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian in- tencon malaltigi la indon de infanoj (ambaux lingvoj estas ja ti- el gxentilaj, ke ili diras "vi" ne sole al infanoj, sed ecx al bestoj kaj objektoj). La kauxzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaux diritaj lingvoj. En cxiu lingvo cxiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por gxi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano "il", la germano diras "es"); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson NATURAN, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj ob- jektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni VOLE-NE-VOLE (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter "li" kaj "sxi" - la vorton "gxi". Tiel same ni parolas ankaux pri PERSONO. Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni SCIAS, ke gxi NE es- tas knabino (aux almenaux NE scias, ke gxi estas KNABINO), ni po- vas uzi la vorton "li". "La Esperantisto", 1893, p. 16 Pri la uzado de "vi" kaj "Vi" Ordinare mi skribas "vi", kiam mi parolas al unu persono fami- liare, kaj "Vi", kiam mi parolas al multaj personoj aux al unu persono kun respekto. Vi trovas tiun cxi diferencon ne bezona, kaj mi konsentas, ke vi estas prava. Tiu cxi maniero de skribado estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun la gra- matiko de nia lingvo. La cxiama skribado de "vi" per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaux nun provos iom post iom forlasi mian gxisnunan manieron de skribado, kiam miaj korespondantoj iom alkutimigxos al la malgranda "vi". Ankaux "Estimata sinjoro", "Kara amiko" estas pli regula, ol "Estimata Sinjoro", "Kara Amiko" k.t.p., sed en tiuj cxi okazoj oni ordina- re simple pro gxentileco skribas grandan literon, kie pli regula estus litero malgranda. "La Esperantisto", 1893, p. 16 Pri "li", "sxi", "gxi" La pronomoj "li" kaj "sxi" estas uzataj nur por personoj; por aferoj, objektoj kaj ankaux por bestoj ni uzas la pronomon "gxi", cxar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante pri objektoj aux bestoj, volas esprimi difinitan sekson (viran aux virinan), tiam ni povas uzi "li" kaj "sxi". "La Esperantisto", 1892, p. 79 Pri "gxi" anstataux "tio" La vorton "gxi" ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri virino, sed pri io, kio ne havas sekson aux kies sekso estas por ni nekonata aux indiferenta; sekve ni preskaux cxiam povas tute bone uzi tiun cxi vorton ankaux anstataux "tio", kies senco estas preskaux tia sama. Tial anstataux "tio <= "la IO kiun mi nun vi- das antaux mi"> estas vi, Ivan Karpovicx", mi povas tute bone di- ri "gxi estas vi, Ivan Karpovicx". Respondo 17, "La Revuo", 1907, Junio Pri la pronomo "ci" La neuzado de "ci" tute ne estas senkonscia imitado de la ek- zistantaj lingvoj, - kontrauxe, gxi estas specialajxo de la ling- vo Esperanto, specialajxo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus "vi" kaj al unu persono cxiam "ci" sed cxiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimigxis al la ideo, ke "ci" enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al cxiu unu persono diru "ci" ni de- vus sekve havi apartan pronomon de gxentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaux la jaro 1878). Sed la prak- tiko de cxiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia "formo de gxen- tileco" estas ofte tre embarasa, cxar tre ofte ni ne scias, kia- maniere ni devas nin turni al tiu aux alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): "ci" sxajnas al ni eble ofenda, pronomo de gxen- tileco sxajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre of- te estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la auxs- kultanto (ekzemple anstataux "ci" kaj "vi" oni diras "li", "oni", "sinjoro", "frauxlo" k.t.p.). Por forigi cxiujn cxi tiujn embara- sojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al cxiu, cxiuj kaj cxio nur "vi". Malkomprenigxon tio cxi neniam povas kauxzi, cxar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante "vi, SINJORO", aux "vi CXIUJ", "vi AMBAUX" k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de "ci" (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aux al amata persono), la uzado de "vi" sxajnas neagrabla nur en la UNUA TEMPO (tiam ili ja havas la rajton uzi "ci"), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimigxas al la uzado de "vi", ke gxi perfekte kontentigas kaj oni trovas en gxi absolute nenion MALVARMAN. Cxio dependas ja nur de la KUTIMO. Respondo 28, "La Revuo", 1908, Februaro Pri la pronomo por bestoj Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas cxiam uzi NUR la sen- seksan pronomon "gxi", - ne sole kiam (en la plimulto da okazoj) la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed ecx en tiaj okazoj, kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre POSTULI, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata PRONOMO, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton "li" aux "sxi" sed en cxiuj ORDINARAJ okazoj mi konsilus uzi la pronomojn "li" kaj "sxi" nur por homoj. Respondo 35, "La Revuo", 1908, Majo Pri pronomo por "homo" Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon "gxi" (kiel ni faras ekzemple kun la vorto INFANO), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed cxar la vorto "gxi" (uzata speciale por BESTOJ aux SENVIVAJXOJ) enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaux kontrauxkutiman) kaj por la ideo de HOMO gxi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por HOMO la pronomon "li". Nomi tion cxi kontrauxgramatika ni ne povas; cxar, se ni cxiam farus diferencon inter HOMO kaj HOMINO, tiam ni devus por la unua uzi "li" kaj por la dua "sxi" sed cxar ni si- lente interkonsentis, ke cxiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso VIRINA, ni povas uzi la viran formon por AMBAUX seksoj (ekzemple "homo" = "homo aux homino", "ricxulo" = "ricxulo aux ricxulino" k.t.p.), per tio mem ni ankaux interkonsentis, ke la pronomon "li" ni povas uzi por homo en cxiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton "gxi" ne sole por HOMO, sed ankaux por cxiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: "ricxulo pensas, ke cxio devas servi al GXI" (cxar ni parolas ja ne sole pri ricxaj viroj, sed ankaux pri ricxaj virinoj). Respondo 23, "La Revuo", 1907, Auxgusto Refleksivaj pronomoj Pri la vorto "siatempe" Diri "iam" anstataux "siatempe" ni en la plimulto da okazoj ne povas, cxar la senco de ambaux vortoj estas malsama. "Iam" es- primas tempon nedifinitan, dum "siatempe" esprimas tempon kvankam ne klare nomitan, tamen pli-malpli difinitan. "Mi volis siatempe proponi regulon" = "mi volis proponi en tiu tempo, kiam, laux mia opinio, la cirkonstancoj tion postulis". Se anstataux "siatempe" vi diros "GXIAtempe", vi ne faros eraron; sed sxajnas al mi, ke en la plimulto da okazoj "SIAtempe" estas pli bona ol "GXIAtem- pe". Tiamaniere uzas la vorton ne sole tiuj lingvoj, kiuj por "sia" kaj "gxia" uzas la saman vorton, sed ankaux tiuj lingvoj (ekzemple la slavaj), kiuj severe faras diferencon inter "sia" kaj "gxia". Laux mia opinio oni povas klarigi gxin al si per tio, ke "sia" montras pli grandan intimecon inter la faro kaj la tem- po, ol kiom montrus la vorto "gxia". Gvidi nin per teoriaj postu- loj gramatikaj en tiu cxi okazo ni ne povas, cxar al kio ni povus rilatigi la vorton "gxia"? Sxajnas al mi, ke en la esprimo "faro gxiatempa" la tempo apartenas (t.e. estas konvena, konforma k.t. p.) al io ALIA, dum en "faro SIAtempa" la tempo apartenas al la faro mem. Kompreneble, mia klarigo ne prezentas ion absolute kon- vinkan; sed mi volis nur montri al vi, ke ne ekzistas ia grava kauxzo, por ke ni la gxis nun komune uzatan "siatempe" anstataux- igu per "gxiatempe". Respondo 43, "La Revuo", 1908, Auxgusto Rilataj pronomoj "Kiu", "tiu", "kia", "tia" La diferenco inter "kiu", "tiu" k.c. kaj "kia", "tia" k.c. es- tas sekvanta: la formoj kun "u" estas puraj pronomoj kaj la for- moj kun "a" estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ. "Kia" = "kian econ havanta" k.c. Al la vorto "kiu" vi povas respondi per substantivo, dum al la vorto "kia" vi devas respondi per adjekti- vo. Ekzemple: je la demando "kiu domo" vi respondas: "tiu domo", "tiu cxi domo", "la domo de la patro" k.c.; sed je la demando "kia domo" vi respondas: "tia domo", "tia domo kiel mia", "alta domo", "longa domo", "bela domo" k.c. "La Esperantisto", 1891, p. 15 Nedifinitaj pronomoj "Tia", "tiela" La diferenco inter la senco de "tia" kaj "tiela" estas tiel malgranda, ke la okazoj por "tiela" estas tre maloftaj. Ekzemple: se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingigxanta por momento, jen saltanta k.c. - ni povus diri (kvankam ne necese): "cxu vi vidis TIUN brulon?" (= "la bru- lon de tiu cxi domo") "TIAN brulon <= "tiel grandan" k.c.> mi of- te vidas, sed neniam mi vidis brulon TIELAN <= "tiamanieran">". "La Esperantisto", 1891, p. 21 Pri la senco de "certa" Krom sia cxefa senco, la vorto "certa" havas ankoraux la sen- con de "iu" (ne en la senco de "kiu ajn", sed en la senco de "iu difinita"); la uzado de "certa" en la senco de "iu" tute ne estas franclingvajxo, cxar tiel same oni uzas tiun vorton en la lingvoj germana, rusa, pola kaj aliaj. Respondo 57, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 223 Pri la formo "cxio cxi" Anstataux "cxio tio cxi" vi povas tre bone diri "cxio cxi", cxar la vorto "cxi" jam per si mem signifas proksiman montron. "La Esperantisto", 1889, p. 15 Pri la vortoj kun "cxi" Ni havas egalan rajton uzi la "cxi" ANTAUX aux POST la pronomo (aux adverbo); sed cxar la "cxi" estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaux prezentas kvazaux unu vorton, kaj cxar tiu kvazaux-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter cxiuj vortoj de Esperanto, tial pro bel- soneco ordinare estas preferinde starigi "cxi" ANTAUX la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj "cxi" (t.e. skribado "tiu-cxi" aux "cxi-tiu" anstataux "tiu cxi" aux "cxi tiu") sxajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas. Respondo 52, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 2 Pri "onin" kaj "onia" Akuzativo kaj pronomo poseda de la vorto "oni" estas per si mem formoj tute regulaj, kaj cxiu havas plenan rajton ilin uzi, cxar nenie en la "Fundamento" estas dirite, ke "oni" prezentas escepton el cxiuj aliaj analogiaj pronomoj. Nur en la PRAKTIKO oni gxis nun ne uzadis la formojn "onin" kaj "onia", cxar pres- kaux en cxiuj plej gravaj lingvoj la vorto "oni" ne sxangxigxas kaj la akuzativigo kaj adjektivigo de tiu cxi vorto sonus tre strange en la oreloj de la plimulto de la Esperantistoj. Sed en Esperanto la NEKUTIMECO ne prezentas gravan kauxzon por neuzado; tial, kvankam mi persone cxiam evitas la diritajn formojn, tamen, se iu ilin uzus, mi neniel povus vidi en tio cxi ian pekon kont- raux la reguloj aux kontraux la komuna spirito de nia lingvo. Respondo 22, "La Revuo", 1907, Auxgusto Pri "ioj", "tioj", "kioj" k.t.p. Teorie la jxus diritaj formoj tute bone povas havi multenomb- ron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la PRAKTIKO mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, cxar laux mia opinio ilia SENCO tion cxi ne permesas. "Tio" prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian BILDON (aux abstraktan ide- on), kaj bildo restas cxiam ununombra sendepende de tio, cxu gxi konsistas el unu objekto aux el multaj. Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la GRAMATIKO de nia lingvo tion cxi ne malpermesas. Ekzemple: "Lia potenco konsistas el diversaj IOJ, el kiuj cxiu aparte per si mem estas ne grava, sed cxiuj kune do- nas al li grandan forton". Respondo 18, "La Revuo", 1907, Junio Pri "neniigi" Cxiuj vortoj de la "interrilata tabelo" konsistas el du par- toj: a) radiko, b) karakteriza finigxo (ekzemple "ki-al", "kio", "neni-u", "neni-a" k.t.p.). Cxar pro diversaj kauxzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj finigxoj de la di- ritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finigxoj SENDEPENDAJ kaj GXENERALAJ (ekzemple mi estis devigita preni la finigxojn "e" kaj "u", kiuj kiel sendependaj finigxoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkrocxi ilin NEDISIGEBLE al la radiko. Tiamaniere ilia uzado SENDEPENDA (ekzemple en formoj "ali-u", "ali-es", "kelk- om", k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontrauxregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finigxas per "a" kaj "o", la finigxoj estas ne kondicxe interri- lataj, sed pure ADJEKTIVAJ kaj pure SUBSTANTIVAJ, kvankam ili, pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin ankaux sen la finigxo). Tial la forjxetado de la pure substantiva "o" kaj gxia anstatauxigado per diversaj aliaj finigxoj kaj sufiksoj sxajnas al mi tre bone permesebla. Kompreneble, se tio cxi donus ion NOVAN, kontrauxan al la gxisnunaj kutimoj, ni devus tion cxi eviti, cxar absoluta kaj lauxlitera reguleco tion cxi ne permesus; sed, cxar la vortoj "neniigi" kaj "neniigxi" estas jam de longa tempo tre bone kona- taj kaj uzataj de cxiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke mal- permesi la uzadon de tiu cxi formo estus tute senbezone. Respondo 14, "La Revuo", 1907, Aprilo Pri "neniu" kaj "nenia" La vorto "neniU" (tiel same, kiel ankaux la vortoj "iu", "kiu", "tiu", "cxiu") havas sencon pure PRONOMAN, dum la vorto "neniA" (kiel ankaux la vortoj "ia", "kia", "tia", "cxia") havas sencon ADJEKTIVAN kaj esprimas SPECON, KARAKTERON. La vortoj "iu", "kiu", "tiu", "cxiu", "neniu" povas esti uzataj aux KUN substantivo, aux SEN substantivo (en tiu cxi lasta okazo oni sub- komprenas cxe ili la vorton "homo"). La formoj kun "u" enhavas en si cxiam la ideon de nomo aux pronomo, dum la formoj kun "a" en- havas en si la ideon de adjektivo. La diferencon inter la diritaj serioj da vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemp- loj: * "KiU venis?" - "Venis PetrO", "Venis botistO", "Venis li" * "En kiU urbo vi logxas?" - "Mi logxas en ParizO", "Mi logxas en TIU CXI urbo" * "En kiA urbo vi logxas?" - "Mi logxas en belA urbo", "... en grandA urbo" * "Cxu vi vidis la cxambristinOn aux la kuiristinOn?" - "Mi vidis neniUn servistinon" * "Cxu vi vidis junAn servistinon aux maljunAn?" - "Mi vidis neniAn servistinon" Inter la vortoj "tiu-tia" kaj "cxiu-cxia" la diferenco estas pli granda kaj pli klara, ol inter la vortoj "kiu-kia", "iu-ia", "neniu-nenia" tial oni neniam povas diri "tia" aux "cxia" ansta- taux "tiu" aux "cxiu", sed ofte oni povas sen eraro diri "ia", "kia", "nenia" anstataux "iu", "kiu", "neniu" (kvankam estas bone cxiam eviti kiom eble la intermiksadon de tiuj cxi vortoj). Respondo 29, "La Revuo", 1908, Februaro Pri la vorto "tiela" Via opinio, ke mi gxis nun neniam aprobis la vorton "tiela", estas erara. Al la vortoj "tiela" kaj "tiele", kiuj estas kreitaj tute regule laux la legxoj de nia lingvo, mi ne sole ne rifuzis mian aprobon, sed mi ecx MEM jam DE LONGA TEMPO uzas ilin de tem- po al tempo. Mi ne povas nur lauxdi, kiam oni TROUZAS tiujn vor- tojn, kaj kiam oni uzas ilin tute SENBEZONE anstataux la pli sim- plaj vortoj "tia" kaj "tiel", aux ankoraux pli, kiam oni volas uzadi ilin CXIAM anstataux la vortoj fundamentaj; sed en cxiuj okazoj, kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj "tia" kaj "ti- el" en formo PLI AKCENTITA, mi trovas la vortojn "tiela" kaj "ti- ele" tre bonaj, ne sole permesindaj, sed ecx rekomendindaj. Respondo 8, "La Revuo", 1907, Februaro Verboj Pri la esprimo "estu timata" La esprimo "estu timata" estas uzita tute bone kaj regule. En la rusa lingvo la vorto "timi" ne havas pasivon, sed tio cxi ja tute ne montras ankoraux, ke ankaux en Esperanto gxi ne devas ha- vi pasivon. En cxiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaux vi; sed en la ling- vo internacia oni devas obei sole nur la LOGIKON. La logiko di- ras, ke CXIA verbo povas havi pasivon, se nur la SENCO gxin per- mesas. Sed en la verbo "timi" la senco tute bone permesas pasi- von, kiel en aliaj verboj. Cxe la timado ni havas cxiam du perso- nojn aux objektojn: unu, KIU timas, kaj unu, KIUN oni timas, aux kiu ESTAS TIMATA. "De l' malamikoj vi estu timata" signifas: "ke la malamikoj timu vin" (= "je vi" aux "antaux vi"). Vere, ke en la rusa lingvo oni diras ne "timi LIN", sed "timi DE LI" sed tio cxi estas aparteco de la rusa lingvo, kiu tute ne estas deviga ankaux por cxia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone uzi la verbon "timi" kun la akuzativo (en tia maniero gxi ankaux estas uzata en multaj lingvoj, kie gxi tiel ankaux havas pasi- von); sed se la senco gxin ankaux ne dirus, gxin diras ja tute klare nia gramatiko, laux kiu en cxia duba okazo oni povas uzi la prepozicion "je" aux la akuzativon sen prepozicio. Ecx de vortoj, kiuj per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo libere cxiam fari pasivon, se nur la senco de tiu cxi pasivo es- tos komprenebla. Tiel ekzemple en la versajxo "Al la Esperantis- to" estas ne malregule uzita la esprimo "la celo estos ALVENITA" (= "oni alvenos al la celo"). "La Esperantisto", 1890, p. 32 Pri la participo-substantivo "Defendinto la patron" mi ne konsilas uzi, sed mi preferas "defendinto de la patro". El privata letero, citita de P.Fruictier "Esperanta Sintakso", p. 13 Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare "perso- non" (aux objekton, kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras do- ni al la participo alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple "ajx" aux "ec"). Tial, laux mia opinio, la vorto "estonto" povas signifi nur "estonta persono", sed gxi ne povas signifi "estonta tempo" aux "estonta afero", kiujn mi rekomendus traduki per la vortoj "estonteco" kaj "estontajxo". Respondo 46, "La Oficiala Gazeto", III, 1911, p. 291 "Okupita" aux "okupata"? Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare: "mi estas okupIta". Kelkaj personoj trovas, ke tio estas negxusta; ke cxar mi parolas pri laboro, kiu dauxras nun, mi devas diri "oku- pAta". Kelkfoje sxajnis al mi, ke tiuj personoj estas pravaj, kaj tiam mi provis uzi "mi estas okupAta" mi tamen tuj forjxetis tiun formon, kontraux kiu protestis mia lingva sento. Cxu ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan aux pa- sintan, pri tio la lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni respondon, cxar ili ne havas apartajn formojn por tiuj ambaux pa- sivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana uzas en la dirita okazo la pasivon PASINTAN, sekve cxi tio estas jam suficxe grava moti- vo, por ke ankaux en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la formo es- tas kontrauxlogika? Ne. Se iu ion okupAs (en la senco "prenas en posedon"), tiam en tiu momento la io estas okupAta de la iu; ek- zemple kiam la malamikoj okupAs nian urbon, gxi estas en tiu mo- mento okupAta de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna mo- mento oni donas al mi ian laboron, kiu min ekokupas, mi povas di- ri, ke mi estas nun okupAta de tiu laboro, t.e. gxi forprenas en sian posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj es- tis donitaj al mi jam ANTAUXE, t.e. se mi parolas ne pri la AGO de ekokupo mem, sed pri la STATO, en kiu mi trovigxas, tiam mi devas diri: "mi estas okupIta". Estas vero, ke, transformante la pasivan formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la formon NUNTEMPAN ("laboroj min tre okupAs"), sed tion ni faras por tio, ke la formo "okupIs" ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis. En la PASIVA formo ni ne bezonas timi tiun malkompreni- gxon, cxar "mi estas okupita" montras, ke io min okupis kaj la okupiteco ankoraux DAUXRAS. La senco de "okupi" havas du nuan- cojn: PRENI en posedon kaj TENI en posedo; per la formo "mi estas okupIta" ni esprimas samtempe AMBAUX nuancojn, dum la formo "mi estas okupAta" esprimus nur la UNUAN nuancon. Cetere pri la vorto "okupi" mi devas ripeti tion, kion mi di- ris pri multaj aliaj lingvaj demandoj; cxiufoje, kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistan- taj KUTIMOJ; kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre montris, postulas, ke ni diru "mi estas okupIta". Respondo 48, "La Oficiala Gazeto", III, 1911, p. 293 Pri la verbo kiel komplemento La esprimo "mi estas felicxa akceptonte vin" estas bona, kvan- kam mi preferus diri pli simple: "mi estas felicxa, ke mi vin ak- ceptos". La frazo "mi inklinas ne faronte tion" ne sxajnas al mi bona; mi dirus: "mi estas inklina ne fari tion". Respondo 40, "La Revuo", 1908, Majo Pri duobla senco de kelkaj verboj Vi trovas, ke kelkaj verboj havas duoblan sencon kaj tial oni ne scias precize, kiamaniere oni devas ilin uzi. Tiuj verboj pos- tulas duoblan komplementon, kaj tial la uzantoj ne scias, kiu el la komplementoj, laux la senco de la vortoj, estas la rekta kaj devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu estas malrekta kaj devas esti esprimata per prepozicio. Ekzemple oni ne scias, cxu oni devas diri: "mi instruas mian infanon pri Esperanto" aux: "mi instruas Esperanton al mia infano". Laux mia opinio la neklareco tute ne ekzistas, sed gxi estas kreata nur ARTE. En unu kunveno Esperantista iu faris la deman- don, cxu oni devas diri: "mi amas vin" aux "mi vin amas", kaj la kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate disputadis pri tio cxi tutan vesperon; tamen la respondo estis ja tute simpla: AMBAUX frazoj estas bonaj! Tia sama respondo laux mia opinio devas esti donata al la de- mando pri la verboj kun duoblaj komplementoj. Kiu devigas nin di- ri, ke el la du supre cititaj frazoj pri instruado nepre unu de- vas esti rigardata kiel bona kaj la dua kiel malbona? Ili ja am- baux estas konstruitaj tute regule laux la legxoj de nia lingvo, ambaux estas tute klaraj kaj egale elegantaj, sekve AMBAUX estas tute bonaj, kaj la uzado de la unua aux de la dua devas esti li- bere lasata al la persona gusto de cxiu uzanto aux al la stilaj postuloj de la teksto. Ecx se vi aliformigos la frazon aktivan en frazon pasivan, vi ankaux ricevos nenian malklarecon, cxar kiu povas havi ian dubon pri la senco de la esprimoj "homo instruita" kaj "scienco instruita"? Cetere la personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn "instruire" kaj "enseigner", povas tre bone en la unua okazo uzi "instrui" kaj en la dua "lernigi" (t.e. instrui iun pri io, ler- nigi ion al iu). Respondo 12, "La Revuo", 1907, Aprilo Pri la participa sufikso antaux verba finigxo La formoj "amatas", "amitas" k.t.p., anstataux "estas amata", "estas amita", per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj auxtoroj per sia PROPRA iniciati- vo volus uzi tiujn formojn, mi tion cxi ne konsilus. Privataj auxtoroj povus enkonduki tiun cxi novan formon nur en tia okazo, se "as", "is" k.t.p. signifus "estas", "estis" sed, kvankam pli aux malpli frue la verbaj finigxoj eble ricevos la signifon de la verbo "esti", tamen gxis nun ili tiun cxi signifon NE havas. Respondo 15, "La Revuo", 1907, Aprilo Ankoraux pri la senco de la participa sufikso Se anstataux la kunsufiksa vorto "estanta" ni uzus ian simplan sensufiksan vorton (ekzemple: "nuna"), tiam gxia substantiva for- mo kompreneble neniel povus signifi homon, sed povus signifi nur abstraktajxon; sed la sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io KONKRETA ("IU aux IO, kiu ...as"), sekve verbo, sub- stantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretajx- on (ulon aux ajxon). Kaj cxar en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laux sia senco mem, esprimas ulon, tial laux la principo de suficxo ni ne bezonas konstante aldonadi al gxi la sufikson "ul", kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed ajxon, ni aldonas la sufikson "ajx". Respondo 50, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 1 Pri la infinitivo en kelkaj specialaj okazoj Kiel ni diras "mi vidis lin sana" (= "ke li estas sana") - tiel laux mia opinio ni povas ankaux diri "mi vidis lin kuri" (= "ke li kuras"), "mi auxdis lin paroli" (= "ke li parolas"); sed la esprimojn "li faris cxion sen ridi" aux "li restis du tagojn sen mangxi" mi NE konsilus al vi uzi. Prepozicion antaux verbo mi konsilus uzi nur en okazo de NECESECO, se alie ni POVAS bone esp- rimi nian penson. Sed anstataux "sen ridi" aux "sen mangxi" ni povas ja tre bone diri "sen rido", "sen mangxo" aux "neniom ri- dante", "neniom mangxante". Respondo 20, "La Revuo", 1907, Junio Pri infinitivo post verbo Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. Sxajnas al mi, ke vi ne demandas pri io, sed vi simple esprimas vian opi- nion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aux en formo de rekta komplemento (ekzemple "mi amas danci"), aux en formo de ne- rekta komplemento kun la prepozicioj "por", "antaux" ("ol"), "an- stataux", kaj ke en cxiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infini- tivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataux gxi PARTI- CIPON aux SUBSTANTIVON KUN PREPOZICIO (ekzemple: "li foriris, ne preminte lian manon" aux "sen premado de lia mano" anstataux "sen premi lian manon"). Via opinio sxajnas al mi gxusta. Respondo 30, "La Revuo", 1908, Februaro Adverboj. Adverbaj formoj Pri la uzado de "ambaux" "Ambaux" signifas: "cxiuj du", t.e. gxi estas uzata anstataux "cxiuj", kiam ni parolas nur pri du personoj aux objektoj. Tial la konjunkcian uzadon de "ambaux" en la frazo "ni logxas en Lon- dono ambaux en somero kaj en vintro" mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: "KIEL en somero, TIEL ANKAUX en vintro", aux "ne nur en somero, sed ankaux en vintro"). Kvankam mi ofte uzis la formon "la ambaux", tamen mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton "ambaux" SEN artikolo. Respondo 54, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 221 Pri "multe da" kaj "multa" La formoj "multe da laboro" kaj "multa laboro" estas egale bo- naj. Egale bonaj ankaux estas la esprimoj "mi konas tiom homojn" kaj "mi konas tiom da homoj", sed ne bone estus diri "mi konas tiom da homojn", cxar en la lasta esprimo la formo "homoj" depen- das ne de la vorto "konas", sed de la prepozicio "da", kiu ne postulas la akuzativon. "La Esperantisto", 1890, p. 60 Estas diferenco inter "multaj homoj" kaj "multe da homoj": "multaj homoj" = "diversaj homoj" (cxiu aparte); "multe da homoj" = "granda nombro da homoj" (kune). "La Esperantisto", 1893, p. 96 Pri la esprimoj "jam ne ..." kaj "ne ... plu" Por tre multaj okazoj ambaux esprimoj sxajnas al mi egale bo- naj, kaj mi tute ne vidas ian kauxzon, kiu devigus nin diri: uzu NUR la unuan aux nur la duan esprimon. Kial senbezone forpreni de ni la liberecon en tiuj okazoj, kiam gxi prezentas nenian malo- portunajxon? Tamen NE CXIAM ambaux esprimoj povas reciproke ans- tatauxi unu la alian. Ekzemple anstataux "ne parolu plu" ni ne povas diri "jam ne parolu". Doni tute PRECIZAN klarigon de tiaj nedifineblaj vortoj, kiel "jam" aux "plu" estas tre malfacile, kaj oni facile povus erari; tial mi limigas min nur per tio, ke mi donos klarigon PROKSIMUMAN, ne garantiante, ke mia klarigo tauxgos por CXIUJ okazoj. "Jam" laux mia opinio efektive enhavas en si la ideon de sxan- gxo de stato, kiel montris "The British Esperantist" "plu" enha- vas la ideon de dauxrado. "Jam ne" povas rilati ankaux al io, kio antauxe ne ekzistis, sed estis nur intencata aux esperata, - "ne plu" rilatas al io, kio ekzistis jam antauxe. Ekzemple, se mi ecx neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas diri "mi jam ne vizitos vin" (se mi sxangxis mian intencon), sed "mi vin ne vizitos plu" mi povas diri nur en tia okazo, se mi jam antauxe vizitadis vin. La esprimon "ne jam" (kiu signifas ion tute alian ol "jam ne") mi tute ne konsilas uzi, cxar gxi povus kauxzi mal- komprenigxon; anstataux gxi mi konsilas uzi "ankoraux ne". Diri "pli" anstataux "plu" oni povas tre ofte, sed ne CXIAM. "Pli" = "pli multe", "plu" = "dauxre", pli malproksimen; "pli" signifas kvanton, multecon, - "plu" signifas dauxradon (en loko aux tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon anstataux la dua, cxar tiam ilia senco farigxas preskaux la sama; sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aux pri dauxrado (aux malproksimigxado), tiam ni ne povas intermiksi la ambaux vortojn. Respondo 26, "La Revuo", 1907, Oktobro Pri adverbo prepozicia Kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco de prepozicio; pri la FORMO, en kiu ni devas tion fari, mi ne konsilus kateni nin per ia UNU regulo por cxiuj okazoj, sed mi konsilus konformigxi cxiufoje al la specialaj bezonoj de la frazo. Ekzemple, se la adverbo devenas de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaux la adverbo-prepozicio konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo (ekzemple, "kon- cerne tion" = "kio koncernas tion", "rilate tion" = "kio rilatas tion"); se la adverbo anstatauxas vorton, kiu povas ligigxi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaux la adverbo akcep- tas post si tiun prepozicion (ekzemple, "kauxze de tio" = "pro la kauxzo de tio", "responde al via demando" = "kiel respondo al via demando"); se la adverbo estas vorto ne devena, sed originala, kiu per si mem havas la sencon de prepozicio, tiam gxi, kiel cxiu alia prepozicio, ligigxas kun la substantivo senpere, t.e. sen alia prepozicio kaj sen akuzativo (ekzemple "spite mia malami- ko"). Tamen en cxiu DUBA okazo vi ne faros eraron, se vi post ad- verbo-prepozicio uzos la prepozicion "je" aux la akuzativon, cxar vi ja scias, ke laux nia gramatiko en cxiu okazo, kiam la prepo- zicia rilato inter du vortoj estas ne klara, ni povas uzi la pre- pozicion "je", kaj anstataux la prepozicio "je" ni povas cxiam uzi la akuzativon. Kompreneble, mi devas atentigi vin, ke pri cxiuj viaj tri de- mandoj mi donis al vi nur mian PERSONAN OPINION, sed ne ian devi- gan DECIDON. Se vi trovas, ke estus necese permesi la uzadon de cxiu prepozicio kun infinitivo, de aparta vorto por "laktumo" kaj de unuforma regulo por cxiuj adverboj-prepozicioj, vi povas peni akiri por tio la oficialan pervocxdonan decidon de la Lingva Ko- mitato. Respondo 37 c, "La Revuo", 1908, Majo Pri la vorto "cxu" Vian opinion, ke la vorton "cxu" ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda, mi trovas tute prava. Ni povas gxin uzi an- kaux en la senco de necerteco, aux de dubo, aux en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo "cxu pro timo, cxu pro fiereco, li nenion respondis"), sed mi ne- niam konsilus uzi gxin tute senbezone anstataux "jen", "aux" k.t. p. Prave vi diras, ke la frazoj "sxi kutimas havi cxe sia zono cxu rozon, cxu diamanton" kaj "diru tion cxu al la kapitano, cxu al la leuxtenanto" estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi prefe- rus "jen", en la dua "aux". Respondo 21, "La Revuo", 1907, Junio Pri ablativo absoluta Ablativo absoluta estas speciala formo, uzata nur en kelkaj tre malmultaj lingvoj; en Esperanto gxi NE ekzistas. Kvankam gxi nenie estis rekte malpermesita, tamen gxia uzado estus kontraux la spirito de nia lingvo. En Esperanto la adverba participo cxiam rilatas la subjekton de la cxefa propozicio. Sekve oni povas diri "farinte <= "kiam la LEONO faris"> la dividon, la LEONO diris", sed oni ne povas diri "la divido estante farita <= "kiam la DIVI- DO estis farita">, la LEONO diris". Enkonduki la latinan aux francan ablativon absolutan (kiu por la plimulto da nacioj pre- zentus ion nenaturan) ni tute ne bezonas, cxar ni CXIAM povas gxin anstatauxigi per formo pli natura. En via frazo ("la regxo kunvokis siajn konsilistojn, por ke, CXIU EL ILI ELDIRANTE SIAN OPINION, li povu fari decidon") ni povas ja tute bone anstataux- igi la substrekitan esprimon per "kiam cxiu el ili eldiros sian opinion", aux per la pli mallonga "auxdinte la opiniojn de cxi- uj". Respondo 19, "La Revuo", 1907, Junio Konjunkcio Pri la vorto "kaj" Pli malpli 5-6 monatojn post la apero de la unua lernolibro de nia lingvo ni ricevis de unu sinjoro leteron, en kiu li skribis, ke nia lingvo estas tre bona, bonega, sed nur la vorto "kaj" for- te malplacxas al li, tiel malplacxas, ke li sendis al ni prome- son, ke li ellernos nian lingvon kun la kondicxo, ke ni eljxetu la vorton "kaj"! Kaj tiu cxi sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze! Cxu la vorto "kaj" estas bona aux malbona, - tiu cxi ekzemplo (kiu ne estas la sola en sia maniero) montras, ke kelkaj tute ne komprenas la karakteron de nia afero kaj rigardas gxin de punkto de vidado pure persona. Anstataux analizi, cxu la proponita sen- signifa reformeto estas efektive necesa por la afero mem, la di- rita sinjoro diris, ke li PERSONE ne ellernos la lingvon, se la vorto "kaj" ne estos sxangxita! Se ni ecx supozus, ke la vorto "kaj" per si mem estas tre facile sxangxebla, - cxu povas iam ek- zisti lingvo tutmonda, se cxiu lernanto volos, ke oni cxion sxan- gxu en gxi laux lia persona placxo? Se ni volas havi lingvon tut- mondan, ni devas antaux cxio kutimi meti niajn PERSONAJN gustojn sur la lastan planon. Nun ni supozu, ke la reformo de "kaj" havas efektive gravan celon ne personan, sed komunan, kaj ni rigardu, kion oni povas fari kun tiu cxi vorto. Je kio propre la vorto "kaj" estas kulpigata? Cxu gxi estas malbonsona? tro longa? ne preciza? elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj? Ni forte dubas, cxu iu respondos tiujn cxi demandojn alie, ol per absoluta "ne"! Kio do? La proponinto diras, ke anstataux la "arbitre elpensita kaj" devus esti prenita la cxiukonata "et" aux "e". Ne irante ankoraux pli malproksimen, ni jam povus respondi, ke tiu cxi bagatelo po- vus servi kiel motivo tiam, se ni havus ankoraux tute liberan elekton inter "kaj" kaj "e", "et", sed fari pro tia bagatela mo- tivo ROMPON en la lingvo tute ne estas inde. Sed se ni iros pli malproksimen, ni vidos, ke ecx tiam, kiam la vorto ne estis anko- raux kreita, estus granda demando, cxu "et", "e" estas pli bona ol "kaj". La vorto "kaj" ne sole ne estas maloportuna, sed gxi ankaux tute ne estas arbitre elpensita (gxi estas vorto greka = la latina "et"). Sekve la motivoj kontraux "kaj" estas tiel baga- telaj, ke ecx en la tempo de la kreado ni devus preni "e", "et" anstataux "kaj" nur tiam, se la uzebleco de ambaux formoj estus egala; sed ilia uzebleco ne estis egala: dum la vorto "kaj" estas tute libera, la vortoj "e" kaj "et" estis necesaj por la finigxo de l' adverbo kaj por la sufikso de malgrandeco, por kiuj ni ne povis doni aliajn vortojn (uzi tiun saman formon por finigxo gra- matika aux sufikso kaj por sendependa vorto ni ne povis, cxar laux la konstruo de nia lingvo [pro la senlerna uzebleco de la vortaroj] la finigxoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortoj). Se ni volus doni "e" aux "et" por "kaj", ni devus doni ian sovagxan formon al la tuta kategorio de la adverboj aux la tuta kategorio de la vortoj etaj; inter tuta KATEGORIO da vortoj kaj UNU simpla vorteto ni elektis la unuan, kaj tial la ofero devis fali sur la flanko de la lasta. La neprenado de "e", "et", "i" kaj tiel plu estis sekve de nia flanko ne simpla "netrovo de la bono", sed IN- TENCA faro. Cxu ni estis pravaj aux ne, ne estas nun tempo pripa- roli; sed se jam tiam la forjxeto de "e", "et" k.t.p. estis ne tute sen motivoj, tiom pli ne ekzistas kauxzo por NUN enkonduki gxin per oferoj de ROMPADO. Tusxante la novajn vortojn en la PLENA vortaro, reformoj en apartaj vortoj povas esti farataj sen granda malutilo; sed en la vortoj de la FUNDAMENTA vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel "kaj", kiuj estas tro konataj kaj uzataj sur cxiu pasxo de la unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj sen gravaj motivoj ne devas esti farataj. Pri la sensignifa vorteto "kaj" ni parolis tiel vaste ne por solvi la demandon pri la vorteto mem, sed nur cxar gxi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur la MANIERON, en kiu la dirita reformo estis al ni proponita; kaj ni ripetas nian opinion, ke la obeado al la PERSONAJ gustoj en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel energie batalas kontraux cxia sennecesa reformo, ni faras gxin ne el amo al niaj propraj formoj aux el malamo al fremdaj opinioj, kiel kelkaj eble pensas, sed el amo kaj zorgo por nia afero mem, kiu kompreneble baldaux tute detruigxus, se cxiu aparte volus gxin el pura persona opiniamo sxiri laux sia placxo kaj sen grava neceso montri sur gxi siajn talentojn. "La Esperantisto", 1891, p. 49 Prepozicioj "Krom" kaj "ekster" En la plena vortaro ni donis la vorton "krom" sed poste, vi- dante ke kelkaj amikoj per la vorto "ekster", kiu ekzistas en la malgranda fundamenta vortareto, kvankam sub iom alia senca nuan- co, tute bone esprimas ankaux la sencon de "krom", ni komencis ankaux uzadi tiun cxi vorton en la senco de "krom". "La Esperantisto", 1891, p. 7 Pri la vorto "krom" La prepozicio "krom" antaux iu vorto signifas, ke tiu vorto staras ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas gxin kiel ion apartan; tial gxi povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono, depende de la cirkonstancoj, en kiuj gxi estas uzata. "Krom" PER SI MEM esprimas nek escepton, nek aldo- non, gxi esprimas nur APARTIGON; sed cxu tiu apartigo estas fara- ta por ion forigi, aux kontrauxe, por gxin pli akcenti, tion mon- tras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: "tie es- tis cxiuj miaj fratoj krom Petro", cxiu komprenas, ke mi aparti- gas Petron, por montri, ke li NE estis inter la "cxiuj" sed kiam mi diras: "krom Petro tie estis ankaux cxiuj aliaj miaj fratoj", oni facile komprenas, ke cxi tie mi apartigis Petron nur tial, ke pri li ni jam parolis, aux pri li oni jam scias, ke li tie estis, aux ke li tie devis esti. Kompreneble, la vorto "krom" povas iu- foje kauxzi neprecizecon aux malkomprenigxon; sed en "tiaj" oka- zoj ni devas eviti la vorton "krom" kaj uzi anstataux gxi la pli precizajn esprimojn "esceptinte" aux "ne sole, sed ankaux". Respondo 32, "La Revuo", 1908, Majo Pri la prepozicio "da" La esprimo "dum la frua parto DA la jaro" sxajnas al mi nebo- na; mi preferas "DE la jaro", cxar en la dirita frazo la vorto "parto" signifas ne mezuron, sed nur limigitan apartajxon. Tiel ekzemple "monato" estas parto DA tempo, cxar gxi esprimas simple mezuron, sed "Januaro" estas parto DE jaro, cxar gxi esprimas ne mezuron, sed difinitan limigitan apartajxon; "kvaronjaro" (= me- zuro) estas parto DA jaro, sed "printempo" (= speciale montrita parto) estas parto DE jaro. Oni devas memori, ke "parto", "peco" k.t.p. havas la sencon de mezuro OFTE, sed ne CXIAM. Dum la vorto "da" (kiu enhavas kasxite la sencon de "ia") montras, ke ni paro- las pri KVANTO da ia ajxo, sed ne pri gxia individueco (ekzemple "peco da viando" = "peco da ia viando"), la artikolo "la" mont- ras, ke ni parolas pri objekto individue DIFINITA (aux pri cxiuj objektoj de la sama speco), de kiu ni prenas parton (ekzemple "peco de la viando kiun mi havas antaux mi"); tial ni povas diri, ke, kvankam TEORIE la kombinado de "da" kun "la" ne estas malper- mesata, sed en la PRAKTIKO tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni ecx povas simple konsili, ke oni NENIAM uzu "da" antaux "la" (krom la okazoj, en kiuj la senco tion cxi nepre kaj tute sendube postulas). Respondo 16, "La Revuo", 1907, Junio Pri "de" post participoj pasivaj Post pasivaj participoj la prepozicio "de" cxiam montras nur la AGANTON; ekzemple, en la frazo "la libro estas legata de Adol- fo" la prepozicio "de" montras, ke Adolfo estas la aganto, kiu legas. Uzi post pasiva participo simplan prepozicion "de" en ia alia senco ni devas cxiam eviti. Ekzemple, anstataux la frazo: "lia propra posxhorlogxo estis sxtelita DE la hoko, sur kiu li ordinare pendigis gxin" estus pli bone diri "FOR de la hoko". An- stataux "sxi trovi gxis sxirmata FOR de liaj entreprenoj" mi kon- silus diri "KONTRAUX liaj entreprenoj". Respondo 34, "La Revuo", 1908, Majo Pri "al" anstataux akuzativo En tre MULTAJ okazoj la prepozicio "al" povas tre bone esti uzata, por esprimi direkton; tamen ne en CXIUJ okazoj oni povas tion fari. Anstataux "mi veturas Londonon" oni povas tre bone di- ri "mi veturas al Londono" sed se anstataux la frazo "la muso ku- ris sub la liton" ni dirus "AL sub la lito", la senco de la frazo iom sxangxigxus. "Al" ordinare montras nur la CELADON, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaux la ideon de ATINGO de la celo; sekve la frazo "la muso kuris AL sub la li- to" montrus, ke la muso kuris en la DIREKTO al sub la lito, sed pro ia kauxzo gxi ne atingis la lokon sub la lito, aux almenaux ni ne vidis tiun atingon. Tamen mi ripetas, ke en la plimulto da okazoj la diferenco inter "al" kaj akuzativo estas tiel malgran- da, ke mi volis siatempe ecx proponi komunan regulon, ke ansta- taux akuzativo de direkto oni povas cxiam uzi la prepozicion "al" kun nominativo. La personoj, por kiuj la akuzativo de direkto prezentas ian malfacilajxon, povas ecx nun sen ia peko kontraux la gramatiko uzi en tiaj okazoj la prepozicion "al". Se ekzemple anstataux "venu cxi tien" vi diros "venu al cxi tie", oni povos diri, ke via STILO estas ne tute klasika, sed oni ne povos diri, ke vi faris gramatikan ERARON. Respondo 36, "La Revuo", 1908, Majo Pri "per" post pasivo La prepozicion "per" post pasivo ni povas uzi nur en tia oka- zo, se gxi trovigxas antaux vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed RIMEDON, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: "la letero estas skribita PER blua inko" (ne blua inko skribis la leteron, sed IU PERSONO skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon ki- el RIMEDON); sed la esprimo "la tero estas kovrita PER negxo" ne estas bona, cxar cxi tie ne IU kovris la teron per negxo, sed la negxo MEM kovris la teron; sekve la negxo mem estas la aginto, kaj gxi devas havi antaux si la prepozicion "de". La prepozicio "de" post pasivo cxiam montras, ke se ni aliformigus la pasivan frazon en aktivan, la vorto, kiu havas antaux si la diritan pre- pozicion, farigxus subjekto de la frazo. Respondo 41 b, "La Revuo", 1908, Majo Pri la vorto "po" La vorto "po" antaux iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu me- zuro rilatas ne al cxiuj personoj aux objektoj KUNE, sed al cxiu APARTE; ekzemple: "ili ricevis po kvin pomoj" = ne cxiuj kune ri- cevis 5, sed CXIU el ili APARTE ricevis kvin pomojn; "la drapo kostas po 2 spesmiloj por metro" = CXIU METRO (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn; "ili vendas pogrande" = cxiu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda (t.e. ili vendas nur grandajn por- ciojn). Oni ne povas diri "je 80 centimoj po funto" aux "30 mej- lojn po horo", sed oni devas diri "po 80 centimoj por fun- to", "po 30 mejloj en horo". Respondo 42, "La Revuo", 1908, Auxgusto Pri prepozicio antaux infinitivo Cxiu prepozicio, laux sia logika esenco, povas esti uzata nur antaux SUBSTANTIVO. Sekve se antaux vorto, kiu havas verban sen- con, ni deziras uzi prepozicion, ni devas doni al tiu verbosenca vorto la formon de substantivo; ekzemple: anstataux "kun saluti", "sen respondi" ni devas diri "kun saluto", "sen respondo". Se la vortoj "por" kaj "anstataux" estas uzataj kun la infinitivo, ili tute ne prezentas ian escepton, sed la kauxzo de tia uzado estas alia, nome: la vortoj "por" kaj "anstataux", uzataj antaux infi- nitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaux de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo apud ili estas ne ebla; ekzemple, en la frazo "anstataux stari li sidas" ni ne povas anstatauxigi la formon "stari" per "staro", dum cxe cxiu alia prepozicio PURA ni CXIAM povas uzi la verbosencan vor- ton en formo de substantivo (ekzemple, "sen ia diro" anstataux "sen ion diri"). Respondo 37a, "La Revuo", 1908, Majo Sxangxoj Tiel same malmulte, kiel per gustoj PERSONAJ, ni devas nin an- kaux gvidi en niaj proponoj per gustoj NACIAJ, se la proponoj ha- vas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiun aux alian naci- on, alportante per tio cxi nenian utilon al la nacio kvazaux fla- tata kaj grandan malutilon al la afero mem. Tiel ekzemple unu sinjoro, kiu nun apartenas al la plej varmaj amikoj de nia ling- vo, en la komenco estis forte kolera kontraux gxi el la kauxzo, ke gxi "ne estas suficxe internacia", cxar gxi enhavas preskaux nenian vorton rusan. Multe ni jam devis suferi de tiu malvasta pseuxdo-patriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian aferon, kies devizo estas "frateco de la popoloj". Dum unuj mala- mike renkontis nian aferon el la kauxzo, ke nia unua debuto, la unua lernolibro de nia lingvo, eliris en lingvo rusa - la supre dirita sinjoro en la unua tempo trovis, ke nia afero estas "mala- mika al la rusa popolo", cxar... Volapuko havas la rusan vorton "èáî", dum ni donis por gxi la sxangxitan francan vorton "car"! Unu redaktoro de sveda gazeto trovis, ke nia lingvo havas ka- rakteron tro italan. Kiam ni ne povis akcepti lian proponon kaj sen ia celo "malitaligi" nian lingvon, la proponinto ne longe atendis kaj provis fari mem lingvan miksajxon, kiu laux lia opi- nio devus pli placxi al la nordaj popoloj. Ni ne bezonas rakonti, kio farigxus el nia afero, se cxiu popolo volus el simpla vanteco doni al gxi sian propran karakteron. Nia afero farigxus absolute neebla. Kaj se gxi ecx estus ebla, - cxu la flatita popolo mem ion gajnus de tio? La dirita sveda sinjoro, kiu en la komenco di- ris, ke liaj sxangxoj estas NECESAJ, kaj faris provojn en la dauxro de kelka tempo, nun vidas jam, al kio gxi lin kondukis: la lingvo farigxis malbonsona kaj malregula, kaj el la svedoj mem, por kies nacia flato li volis pereigi nian aferon, neniu akceptis liajn sxangxojn, dum nia lingvo en gxia nuna formo, kiu estas tiel "malsveda", havas multajn amikojn inter la svedoj kaj estas al ili multe pli oportuna kaj pli hejma, ol la svedigita, kiu mortis, antaux ol gxi akceptis ian difinitan formon. Unu el niaj slavaj amikoj trovis, ke la lingvo internacia de- vas havi tiom same da slavaj vortoj, kiel da romana-germanaj. Li ankaux volis krei novan lingvon, kiu enhavus en si multajn vor- tojn slavajn; sed baldaux li konvinkigxis, ke ne sole al aliaj popoloj, sed al la SLAVOJ MEM multe pli oportunaj kaj agrablaj estas niaj vortoj romana-germanaj, ol la vortoj slavaj, kiuj, en- metite en sistemon romana-germanan, trancxas la orelon kaj fari- gxas al la slavoj mem multe malpli kompreneblaj, ol la vortoj ne slavaj. (Se ni bone memoras, la vorto "internacia" tie estis tra- dukata "mejxufoka" sed ni petas, ke iu slavo diru al ni, kion li pli bone komprenas kaj memoros, la vorton "internacia" aux "me- jxufoka"? Li estos preta sercxi la vorton en ia hxina vortaro, kaj al li ecx ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita el lia propra slava "ìåæäó" kaj la germana "Volk", perdinte la "ä" kaj la "l", cxar ankaux 2 konsonantoj ne devas stari kune!). Se la amiko, egale al la aliaj, farus sian proponon nur TEORIE, li eble ecx nun restus cxe sia opinio kaj eble kolerus nin, ke ni estas tiel obstinaj kaj ne volas enkonduki tiun cxi "necesan" sxangxon; sed felicxe li faris provon PRAKTIKAN, kaj la praktiko lin la plej bone konvinkis, kaj nun li denove farigxis tre varma amiko de nia lingvo en gxia NUNA formo. El la diritajxo ni povas eltiri la sekvantan regulon: se ni volas proponi aux fari ian sxangxon ni devas nin demandi, kian utilon la sxangxo alportus al la lingvo mem, kaj cxu la utilo de la sxangxo kovrus la malutilon; sed ni neniam devas obei la sen- fondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio, cxar tiam ni malutilon alportus al nia afero grandan kaj utilon ni al- portus al neniu nenian. En cxiuj okazoj, kiuj ne estas absolute gravaj per sia enhavo mem, vantaj senkauxzaj gustoj naciaj devas en afero internacia tiel same absolute silenti, kiel la gustoj personaj, se ni ne volas el persona aux nacia disputemeco pereigi nian aferon; tiuj cxi gustoj devis silenti jam en la tempo de la kreado de l' lingvo, kaj tiom pli ili sendube devas silenti, se ilia obeado postulas rompadon en nia lingvo. "La Esperantisto", 1891, p. 49-50 Stilo Pri idiotismoj en Esperanto Mi esperas, ke iom post iom cxiuj idiotismoj malaperos kaj ce- dos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen laux mia opinio ni devas fari tian anstatauxigadon nur en tia okazo, se ni povas tion cxi fari tute OPORTUNE; sed en okazo, se ni por ia idiotismo NE trovos pli bonan esprimon pure logikan, tio cxi ne devas nin cxagreni; kaj la idiotismo povas tute opor- tune resti kiel "esperantismo", se gxi nur estos komune AKCEPTA- TA. "Lingvo Internacia", 1905, p. 545 Pri la Esperanta stilo En mia traduko de "La Revizoro" trovigxas iafoje frazoj ne tuj kompreneblaj; precipe ofte vi trovos tiajn frazojn en la paroloj de Osip. Tamen ne gxusta estas via supozo, ke tiuj frazoj estas lauxvorta traduko de la rusa stilo. Osip parolas ne per stilo tu- te logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servis- to, kaj mi devis almenaux iom konservi tiun stilon, por ne forp- reni de liaj paroloj ilian tutan karakterecon. Li ofte simple KRIPLIGAS la vortojn. Mi penis tion cxi eviti, cxar, se por la LEGANTO oni povus doni klarigojn en la malsupro de la pagxo, al la AUXDANTO en la teatro oni tion cxi ne povas fari. Nur en unu loko mi devis uzi "registreto" anstataux "kolegia registratoro" (malalta ofica rango en Rusujo), kaj, anstataux doni enuigajn klarigojn, mi simple donis al la vorto signetojn de citado, por montri, ke la vorto estas ne normala. En aliaj lokoj mi uzis esp- rimojn ne gxustajn, tamen ne kripligitajn (ekzemple mi intence uzis "kartetoj" anstataux "kartoj" (ludaj), "publikajxo" ansta- taux "publikeco" k.t.p.). Mi esperas, ke la leganto aux auxdanto facile komprenos, ke tio cxi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo, aux speciala stilo de tiu aux alia prezentata persono. Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aux romanoj; sed tio cxi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas sla- va, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli sim- plan kaj sekve ankaux pli proksiman al la vortordo en Esperanto. La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, gxi estas - aux almenaux devas esti - nur stilo simpla kaj logi- ka. Tamen cxio devas esti en gxusta mezuro. Ankaux en Esperanto trovigxas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kel- kaj Esperantistoj ilin kontrauxbatalas, cxar lingvo ABSOLUTE lo- gika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza; sed kvankam kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj AN- KAUX el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lin- gvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed ESPERANTISMOJ, cxar ili farigxis PARTO DE LA LINGVO. La stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj ling- voj, sed havas sian karakteron tute SPECIALAN kaj MEMSTARAN, kiu ellaborigxis en la dauxro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu cxi lingvo antaux ol la lingvo estis publiki- gita. Se iu slavo ne havas ankoraux suficxe da SPERTO en la ling- vo kaj volos traduki en Esperanton lauxvorte el sia nacia lingvo, lia stilo estos tiel same malbona kaj sensenca, kiel la Esperanta stilo de nesperta romano aux germano. Por ekzemplo mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj, kiujn mi ofte ricevas de rusoj, ki- am ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de Esperanto, sed ne konas ankoraux gxian stilon kaj tradukas lauxvorte el sia nacia lingvo. Komparu la stilon de tiu cxi peco (gramatike kaj vortare senerara!) kun la stilo Esperanta, kaj tiam vi tuj vidos, kiel erara estas la opinio de kelkaj personoj pri la "slaveco" de la Esperanta stilo: "Favora Regnestro! Honoro havas alkusxigi, kio laux kauxzo de antauxskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio posta- perigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fino de Auxgusto." Tiu cxi sama peco en stilo ESPERANTA sonus tiamaniere: "Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaux- ze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi an- kaux sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Auxgusto." Respondo 1, "La Revuo", 1906, Decembro Pri la stilo en miaj lastaj verkoj Vi skribas, ke en miaj lastaj tradukitaj verkoj iufoje trov- igxas frazoj malfacile kompreneblaj. Vi volis konvinki iun ne-Es- perantiston pri la bonega komprenebleco de Esperanto, vi komencis traduki antaux li unu lokon el "La Rabistoj" kaj kun granda cxag- reno vi trovis frazon, kiun vi mem ne bone komprenis, kaj kiun kelkaj invititaj de vi Esperantistoj aux ankaux ne bone kompre- nis, aux tradukis malsame! Mi komprenas vian cxagrenon, kaj, se gxi estis kauxzita de mia malbona traduko, mi petas vian pardo- non; sed... permesu al mi diri, ke parte vi ankaux mem estis kul- pa. Por fari nepreparite eksperimenton antaux ne-Esperantisto, vi devis elekti ne verkon klasikan kaj seriozan, sed ian verkon pli simplan. Se tiu aux alia frazo en verko de antaux longe mortinta klasikulo estas ne klare komprenebla, gxi estas plej ofte ne la kulpo de la traduka lingvo, sed la kulpo de la auxtoro mem. Vi ja scias, ke la grandaj verkistoj, kiuj pli zorgas pri la ENHAVO de siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia FORMO, ofte bezonas KOMENTARIOJN, cxar ecx membroj de ilia propra nacio ne cxiam tute bone komprenas tiun aux alian frazon el iliaj verkoj. Tial ne mi- ru, ke en miaj tradukoj de la klasikaj verkoj vi trovos iufoje lokon, kiu en la unua momento sxajnos al vi ne tute klara. Se mi volus doni nur tradukojn kun tute populara stilo, tiam mi devus: a) elekti por traduko nur verkojn popularajn; b) cxiujn ne perfekte kompreneblajn aux ne facile tradukeblajn frazojn tute eljxeti, aux traduki ilin libere laux mia placxo. Tia maniero de agado estus por mi tre oportuna kaj postulus de mi multe malpli da tempo, ol mia unua maniero de tradukado, kiu ofte devigas min longe mediti pri tiu aux alia esprimo aux frazo. Sed kvankam la SXAJNA valoro de miaj tradukoj tiam multe pligrandigxus, ilia EFEKTIVA valoro multe malgrandigxus, cxar: 1. Nia literaturo konsistus tiam nur el verkoj malgravaj. 2. La tradukoj estus ne fidindaj kaj donus malgxustan kopion de la tradukita verko. 3. Nia lingvo ne ricxigxus kaj ne disvolvigxus. Precipe pri tiu cxi tria punkto mi volus atentigi niajn ver- kistojn: estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradu- kojn, sed kontrauxe, ke ni ilin sercxu kaj venku, cxar nur tiama- niere nia lingvo plene ellaborigxos. Naciajn idiotismojn, kiuj ne prezentas necesajxon, ni devas kompreneble eviti kaj ni devas pe- ni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia; sed tiajn esprimojn, kiujn cxiu lingvo nepre DEVAS posedi, ni de- vas peni en tiu aux alia maniero nepre TRADUKI, sed ne simple EVITI ilin, pro timo, ke nia esprimo eble ne placxos al la legan- toj aux ne cxiuj gxin tuj bone komprenos. Unu el la plej cxefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ELLABORADO de la lingvo; tial, se ia esprimo, kiun ne cxiuj tuj komprenas (ekzemple "elri- gardi", "subacxeti" k.t.p.), sxajnas al ili nebona, ili devas pe- ni anstatauxigi gxin per esprimo pli bona; sed se ili, por ne malbeligi sian stilon, simple EVITOS tiajn frazojn, ili faros al nia lingvo tre malbonan servon. Kompreneble, en cxi tio, kiel en cxio alia, devas esti obser- vata la deca mezuro. NE TRO KRUDE, NE TRO MULTE PER UNU FOJO! No- vaj esprimoj devas esti enkondukataj nur IOM POST IOM, nerimar- keble. Krom tio ni devas memori, ke nia lingvo devas servi ne so- le por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaux por la VIVO; tial ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj) pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta. Respondo 25, "La Revuo", 1907, Oktobro Pri diversaj demandoj Pri propaganda artikolo La zorge ellaborita granda artikolo "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia" (presita en la "Fundamenta Kresto- matio", pagxo 268) estas verkita NE de S-ro L. de Beaufront, sed de ALIA persono, kiu deziras resti anonima. S-ro de Beaufront nur LEGIS eltiron el tiu cxi artikolo (tradukitan de li en lingvon francan) en la kongreso de "l'Association Fran\,caise pour l'Avancement des Sciences" en 1900. Li diris tion cxi ankaux sia- tempe en la gazeto "L'Esp\'erantiste", kiam li represis tie di- versajn partojn de tiu artikolo. Sekve se vi diras, ke al la Es- perantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum cxiuj aliaj gxis- tiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki, - vi sxuldas vian konverton al la dirita persono ANONIMA. Atentan legadon de tiu artikolo ni varmege rekomendas al cxiu Esperantisto, kiu ha- vas iajn dubojn pri la certa estonteco de nia afero aux kiu timas iajn venontajn konkurantojn de Esperanto. Respondo 5, "La Revuo", 1906, Decembro Pri la lingvaj demandoj en "La Revuo" La anonco de "La Revuo", ke "D-ro L.L.Zamenhof SOLA povas verki artikolojn pri la lingvo", tute malgxuste naskis cxe kelkaj legantoj la opinion, ke mi aux la redakcio de "La Revuo" volas malpermesi al iu la paroladon pri diversaj demandoj tusxantaj la lingvon! Nek mi, nek "La Revuo" havis iam tian intencon. Se la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn, venantajn nur de MI, tio cxi estas privata afero de la redakcio, kaj gxi faris ti- un cxi decidon ne laux interkonsento kun mi, sed simple laux sia PROPRA deziro (kredeble por eviti polemikon kaj disputojn, aux eble por eviti konfuzon kaj malgxustajn lingvajn regulojn, kiujn ofte alportas artikoloj, verkitaj de ne suficxe spertaj auxto- roj). Respondo 9, "La Revuo", 1907, Februaro Pri miaj respondoj Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj. Res- pondi al cxiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi petas, ke cxiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kel- kan intereson ankaux por aliaj personoj, volu sendi sian demandon ne al mi, sed al la redakcio de "La Revuo". La redakcio elektos tiujn demandojn, kiujn gxi opinios pli interesaj, kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj numeroj respondos ilin en "La Revuo". Respondo 10, "La Revuo", 1907, Februaro