Legrajto Ricxard M.Stolman (Richard M.Stallman) Traduko el Anglalingvo per Marine 27.02.2006 Cxi eseo aperis origine en [Communications of the ACM, Vol. 40, #2. Ä Feb, 1997]. (el "Vojo al Tiko" ["The Road to Tycho"], noticaro pri la antauxhistorio de Luna Revolucio, publikigita en Luna-Urbo, 2096 j.) Por Den Holbert la vojo al Tiko ekstartis en kolegio Ä kiam Lisa Lenz ekpetis pruntedoni lian komputilon. La sxia ekpaneis, kaj, se sxi ne estos akirinta alian, sxi ne povos plenumi sian duonsemestran taskon. Neniu estis, al kiu sxi auxdacis apeli, krom Den. Tio ekmetis Denon antaux dilemo. Li devis helpi sxin, sed, se li donos al sxi sian komputilon, sxi povos legi liajn librojn. Krom la fakto, ke oni probablis esti enprizonigota dum multe da jaroj kauxze de permeso al aliulo legi siajn librojn, cxefe sxo- kis la ideo mem. Kiel iu ajn, li instruitis jam de elementa ler- nejo, ke pruntedoni librojn estas acxo kaj malrajto Ä io, kion agas nur piratoj. Kaj ne estis granda sxanco, ke SPA Ä "Software Protection Authority" (administracio por protekto softvaron) Ä fiaskus de- tekti lin. Dum lia softvara kurso Den lernis, ke cxiu libro havas kopirajtan monitoron, raportantan, kiam kaj kie gxi estas legata, kaj far kiu, al Centrala Licencejo (Central Licensing). (Gxi uzis tian informon ne nur por kapti legopiratojn sed ankaux por vendi taksarojn de personaj interesoj al vendistoj.) Sekvontfoje, kiam lia komputilo alretumigxos, Centrala Licencejo malkasxos. Li, es- tiel la komputila posedanto, estos punita plej severe Ä pro ne prevento la krimon. Certe, Lisa intencis legi liajn librojn ne nepre. Sxi pro- bablis peti la komputilon por verki sian duonsemestran taskon nur. Sed Den konis, ke sxi originis el averagxspeza familio kaj tenumas la instruadon apenaux, ecx krom sia lega pagado. Legado liajn librojn probablis esti la sola rimedo, por ke sxi povu fini la instruadon. Li komprenis cxi situacion: li ankaux devigitis sxuldantigxi por pagi cxiajn studajxojn, kiujn li legis. (10% da tiuj pagoj debitis al la verkistoj, kiuj verkintis la studajxojn; kaj, planante sciencan karieron, li povis esperi, ke liaj propraj studajxoj, se ofte referencataj, alportos suficxe por pripagi li- an sxuldon.) Poste Den ekscios, ke estis tempo, kiam iu ajn povis iri al biblioteko kaj legi revuajn noticojn, kaj ecx librojn, sen devigo pagi. Estis sendependaj studantoj, kiuj legis milojn da pagxoj sen registaraj bibliotekaj subvencioj. Sed en 1990j ambaux komer- caj kaj neprofitaj revuaj publicistoj startis preni pagon por atingo. En 2047 bibliotekoj, ofertantaj senpagan publikan atingon al instrua literaturo, estis en svagaj rememoroj. Estis artifikoj, certe, por cxirkauxiri SPAon kaj Centralan Licencejon. Gxij estis nelegxaj mem. Den havintis samklasanon pri softvaro, Frenk Martuksi, kiu akirintis nelegxan misajxsercxilon kaj uzadintis gxin por preteriri kodon de kopirajta monitoro dum legado librojn. Sed li diris pri gxi al tro multaj amikoj, kaj iu de ili ekdenuncis lin al SPA por rekompenco (sxuldozaj studentoj facile perfidemigxis). En 2047 Frenk estis en prizono: ne kauxze de pirata legado sed pro posedo misajxsercxilon. Den poste ekscios, ke estis tempo, kiam iu ajn darfis havi misajxsercxajn ilojn. Estis ecx senkostaj misajxsercxaj iloj aki- reblaj en laserdiskoj aux sxargxeblaj el la Retumo. Sed ordinaraj uzuloj startis uzi gxijn por preteriri kopirajtajn monitorojn, kaj foje jugxisto rezoluciis, ke tio igxintis gxija baza uzado en reala praktiko. Tio signifigis gxijn nelegxajn; misajxsercxilojn programistoj estis enprizonigitaj. Programistoj cxiaokaze bezonis misajxsercxajn ilojn, certe, sed vendistoj misajxsercxilojn en 2047 liveris nur numeritajn ko- piojn kaj al nur oficiale licencitaj kaj sxuldservutitaj progra- mistoj. La misajxsercxilo, kiu Den uzis en la softvara klasejo, situitis malantaux speciala bariero, tiel, ke gxi estu uzebla por klasaj ekzercoj nur. Estis ankaux eblo preteriri kopirajtajn monitorojn per ins- tali modifitan sisteman nukleon. Den eventuale trafos pri liberaj nukleoj, ecx plene liberaj operaciumoj, kiuj estis ekzistintaj cxirkaux sojlo de la jarcentoj. Sed ne nur gxij estis nelegxaj, simile misajxsercxilojn, Ä oni ne povis instali gxijn, se ecx havus, sen sia komputila radika pasvorto. Kaj nek FBI Ä "Federal Bureau of Investigations" (federacia buroo por enketado) Ä nek zorgservo de "Microsoft" donus gxin. Den jugxintis, ke li ne povas simple doni al Lisa sian kom- putilon. Sed li ne povis rifuzi helpi sxin, cxar li amis sxin. Cxiu eventualo konversacii kun sxi sxargis lin per delico. Kaj, ke sxi elektintis lin por peti helpon, probablis signifi, ke sxi ankaux lin amis. Den eksolvis la dilemon per ekagi ion ecx pli nepenseblan Ä li ekdonis al sxi la komputilon kaj ekdiris al sxi sian pasvor- ton. Tiamaniere, se Lisa legos liajn librojn, Centrala Licencejo pensos, ke legantos gxijn li. Tio estis ankaux krimo, sed SPA ne kapablis detekti tion per si mem. Gxi nur konos, se Lisa raportos pri gxi. Certe, se la kolegio iam ekkonos, ke li donis al Lisa sian personan pasvorton, tio estos forcxeso por ambaux ili estiel stu- dentoj, sendepende, ke por kio ili uzis gxin. Instrueja politiko estis, ke ia ajn malhelpado ilojn por monitorado studentan kom- putilan uzadon estis kauxzo por disciplina puno. Ne gravis, cxu oni agis ion nocan, Ä legxorompo estis embarasigo reviziadon onin far administrantoj. Oni supozis, ke tio egalas ion prohibitan plu, kaj oni ne bezonis koni, kio tio estis. Studentoj rutine ne estis elpelataj pro tio Ä ne senpere. Anstataux, ili prohibatis la kolegian komputilan sistemon kaj ne- eviteble malprosperos cxiajn siajn taskojn. Poste Den ekscios, ke tia maniero de instrueja politiko startitis nur en 1980j, kiam studentoj amase startis uzi komputi- lojn. Antauxe, principo por studenta disciplino praktikatis mal- sama: oni punis pro tio, ke estis noca, sed ne, ke simple suspek- tindis. Lisa al SPA Denon ne denuncis. Lia decido helpi sxin kondu- kintis ilin al edzeco, kaj ankaux kondukis ilin al dubado pri cxio, kion ili instruitis pri piratado dum infaneco. La paro startintis legi pri kopirajta historio, pri Sovetio kaj la rest- riktoj kopiadon en gxi, kaj ecx la originan Usonan Konstitucion. Ili migrintis sur Lunon, kie trafis aliulojn same forglitintajn el la longaj brakoj de SPA. Kiam la Tiko Ribelo startis en 2062, cxies legrajto baldaux igxis iu de gxiaj gravaj celoj. Auxtora Rimarko (Cxi rimarko renovigitis en 2002.) La rajto legi estas batalo hodiauxa. Kvankam 50 jaroj laux niatempa vivmaniero probablos necesi por droni en obskurantismo, plimulto da la konkretaj legxoj kaj praktikoj, eksponitaj supre, estas jam proponita; multaj estas validigitaj en Usono kaj ali- loke. En Usono "Digital Millenium Copyright Act (DMCA)" (akto pri kopirajto dum cifera epoko) de 1998 promulgas legxan bazon por restrikti legadon kaj pruntedonadon komputilajn librojn (kaj ali- ajn datumojn ankaux). Euxropa Unio trudintis similajn restriktojn per 2001 kopirajta direktivo. Gxis nuntempo estis unu escepto: ideo, ke FBI kaj "Micro- soft" stokos la radikajn pasvortojn por personaj komputiloj kaj ne permesos, ke vi havu gxijn, ne estas proponita gxis 2002. Gxi titolitas "Trusted Computing" (konfidata komputado) aux "Palladi- um". En 2001 "Disney"-lobiita senatano Holingz [Hollings] propo- nis bilon, titolitan SSSCA, postulantan, ke cxiu nova komputilo havu devigajn ilojn por restrikti kopiadon, kiajn uzulo ne povu preteriri. Sekvante cxipon "Clipper" kaj similajn proponojn de Usona registaro pri deponado pasvortojn, tio demonstras distei- rantan tendencon: komputilaj sistemoj kreske strukturatas por provizi forulan potencon super la uloj aktuale uzantaj la kompu- tilan sistemon. SSSCA poste renomitas al CBDTPA (pensu pri tio "Consume But Don't Try Programming Act" ("akto pri acxetu, sed ne penu programigi")). En 2001 Usono startis peni uzi la proponitan pakton "Free Trade Area of the Americas" (FTAA) (libera komerca regiono en Amerikoj) por trudi la samajn legxojn en cxiuj sxtatoj de Uesta Duonsfero. FTAA estas iu de la t.n. "liberkomercilaj" paktoj, re- ale verkitaj por doni al negocistaro plikreskitan potencon super demokratiaj registaroj; trudado DMCAojdajn legxojn estas tipa de tia etoso. "Electronic Frontier Foundation" (EFF) (fonduso de elektronika novtero) vokas ulojn komprenigi iliajn registarojn, kial gxij devas rezisti tian planon. SPA, kio reale estas "Software Publisher's Association" (asocio de softvaraj eldonistoj), nun anstatauxigitas en tia po- licojda rolo far BSA "Business Software Alliance" (alianco de ko- merca softvaro). Gxi ne estas, hodiaux, oficiala policaro; neofi- ciale, gxi agas kiel tio. Uzante metodojn, memorigantajn pri es- tinta Sovetio, gxi vokas ulojn denunci pri siaj kunlaborantoj kaj amikoj. Timigila kampanjo far BSA en Argentino en 2001 j. vualite minacis, ke uloj, pruntedonantaj softvaron, endas enprizonigon. Kiam cxi rakonto estis verkata, SPA minacis etajn interne- tajn provizistojn, postulante, ke gxij permesu monitori cxiujn uzulojn far SPA. Plimulto da la provizistoj kapitulacis, kiam mi- nacatis, cxar gxij ne povas tenumi lukton en jugxo [Atlanta Jour- nal-Constitution, D3. Ä Oct 1, 1996]. Minimume unu provizisto, "Community ConneXion" en Okland [Oakland], Kalifornio, rifuzis la postulon kaj estis reale aljugxita. Poste SPA nuligintis la jugx- pretendon sed obtenintis DMCAon, donantan al gxi la potencon, ki- an gxi bezonas. La universitata sekureca politiko, eksponita supre, ne estas imaga. Ekzemple, komputilo en iu universitato en regiono cxe Cxi- kago [Chicago] eligas jenan informajxon, kiam oni enigxantas: "Cxi sistemo estas por uzado far la rajtigitaj uzantoj nur. Personoj, uzantaj cxi komputilan sistemon senrajte aux eks- terrajte, estas objektoj por tio, ke cxiaj iliaj agoj en la sistemo estos monitorataj kaj registrataj far la sistema personaro. Dum la monitorado personojn, nerajte uzantajn cxi sistemon, aux dum flegado la sistemon, agoj far rajtigita uzanto probablas ankaux esti monitorataj. Cxiu uzanto de cxi sistemo eksplicite konsentas por tia monitorado kaj avizitas pri tio, ke, se tia monitorado malkasxos eblan argumenton por nelegxa ago aux rompo la universitatajn legxojn, la sis- tema personaro rajtas transdoni la konvikton de tia monito- rado al la universitata administracio kaux legxodevigaj ofi- cialistoj". Tio estas kurioza vidpunkto pri la 4a amendo de Usona Konstitu- cio: perforti praktike cxiun konsenti anticipe rezigni sian raj- ton de gxi: "La rajto de homoj por sekureco je iliaj personoj, hejmoj, dokumentoj kaj posedajxoj kontraux senbazaj trasercxoj kaj kaptoj devas esti ne difektata, kaj neniaj absolvoj licas, krom baze de ebla kauxzo, auxtentikigita per jxuro aux skri- be, kaj speciale eksponante la ejo trasercxenda kaj la uloj aux ajxoj kaptendaj". ----------------------------------------------------------------- Referencoj: * The administration's "White Paper": Information Infrastructure Task Force, Intellectual Property and the National Information Infrastructure: The Report of the Working Group on Intellectual Property Rights. Ä 1995. * Pamela Samuelson. An explanation of the White Paper: The Copy- right Grab. Ä Jan 1996. * James Boyle. Sold Out // New York Times. Ä Mar 13, 1996. * Public Data or Private Data // Washington Post. Ä Nov 4, 1996. * "Union for the Public Domain" (Unio por Publika Posedo) Ä orga- nizacio celanta rezisti kaj retroizi ekscesizon kopirajton kaj patentan potencon. ----------------------------------------------------------------- Cxi eseo estas eldonita en "Free Software, Free Society: The Se- lected Essays of Richard M.Stallman".